Chojna
Chojna · Czińsbarg | |||||
germane: Königsberg in der Neumark | |||||
Blazono | |||||
urbo | |||||
---|---|---|---|---|---|
| |||||
Provinco | Okcidenta Pomerio | ||||
Distrikto | distrikto Gryfino | ||||
Komunumo | komunumo Chojna | ||||
Speco de komunumo | Urbo-kampa | ||||
Urborajtoj | 1255 | ||||
Koordinatoj | 52° 58′ N, 14° 25′ O (mapo)52.96666666666714.416666666667Koordinatoj: 52° 58′ N, 14° 25′ O (mapo) | ||||
Areo | 12,12 km² | ||||
Loĝantaro | 7099 (en 2004) | ||||
Loĝdenso | 585,7 loĝ./km² | ||||
Poŝtkodo | 74-500 | ||||
Telefona antaŭkodo | 91 | ||||
Aŭtokodo | ZGR | ||||
TERYT | 4324306034 | ||||
Estro | Adam Fedorowicz | ||||
Titolo de estro | Urbestro | ||||
Adreso de estraro | ul. Jagiellońska 4 | ||||
Poŝtkodo de estraro | 74-500 | ||||
Telefono de estraro | 91 414-26-85 | ||||
Fakso de estraro | 91 414-11-17 | ||||
Komunuma retejo | http://www.chojna.pl | ||||
Chojna (kaŝube: Czińsbarg aŭ Czińsbarch; la aliaj nomoj de la urbo dum historio: Konigesberge 1244, Kunigsperg, Königsperg, Kungesborg, Kÿnsberg 1575, Cuningsperg 1577, Kuningsperg 1578, Kömsperg 1652, Kinsperg 1652, Königsberg, germane Königsberg in der Neumark) - estas urbo en la provinco Okcidenta Pomerio de nuntempa Pollando. Ĝi apartenas al samnoma komunumo en la distrikto Gryfino.
Historio
[redakti | redakti fonton]Urba historio en la mezepoko
[redakti | redakti fonton]La komenco de la setlado sur la terenoj de hodiaŭa Chojna estis en la frua Mezepoko, pli precize fine de la 7-a kaj komence de la 8-a jarcentoj. En la 13-a jarcento princo de Okcidenta Pomerio Barnim la 1-a invitis al Chojna la setlantojn (koloniistojn) el Brandenburgio, kaj en la jaro 1255 donis al la setlejo la urborajtojn laŭ la leĝo de Magdeburgo. En la jaro 1455 la margraflando Brandenburgio elaĉetis la urban terenon el la manoj de la Teŭtona Ordeno.
De la 16-a ĝis la 19-a jarcentoj
[redakti | redakti fonton]Jam en la dua duono de la 15a jarcento okazis rapida ekonomia disvolvo de la urbo.
20-a jarcento
[redakti | redakti fonton]Dum la Dua Mondmilito, en aŭgusto 1944 en la urbo establigiĝis filio de la virina koncentrejo Ravensbrück, kaj la malliberigitoj de tiu koncentrejo konstruis la apudan flughavenon. Post la fino de Dua Mondmilito la urbo eniris Pollandon laŭ la decido de la Potsdama konferenco kaj ankaŭ laŭ la decidoj de la konferenco komenciĝis la forpelo de la germanaj urbanoj kaj anstataŭigo de ili per poloj de la centra kaj orienta Pollando. Post la enkorpigo al Pollando oni en 1946 ŝanĝis la nomon de la urbo de Königsberg in der Neumark al Chojna.