Chiemgau
Chiemgau | ||||
---|---|---|---|---|
Historia regiono | ||||
pejzaĝo [+] | ||||
Lando | Germanio | |||
- koordinatoj | 47° 49′ 0″ N, 12° 26′ 0″ O (mapo)47.81666666666712.433333333333Koordinatoj: 47° 49′ 0″ N, 12° 26′ 0″ O (mapo) | |||
|
||||
Chiemgau | ||||
La Chiemgau [Ki:mgaŭ] estas historia-kultura regiono en la sudoriento de Supra Bavario. Ĝi etendiĝas ĉiudirekte proksimume 50 kilometrojn ĉirkaŭ la lago Chiemsee [Ki:mze:], la plej granda lago de Bavario. La regiona areo ampleksas partojn de la bavaraj distriktoj Traunstein kaj Rosenheim. Okcidente la valo de la rivero Inn estas la limo, sude la Alpoj, kies plej proksima parto laŭ la regiono nomatas "Chiemgauer Alpen". Norde la norda limo de la distrikto Traunstein estas difinita limo de la regiono, kaj oriente la komunumo Inzell plej oriente de la distrikto Traunstein konsideratas regiona limo - sudoriente de ĝi situas la regioneto Berchtesgadener Land en samnoma distrikto, la pleja sudoriento de Bavario. Laŭ la difino de la germania oficejo pri naturprotekto la regiono Chiemgau kovras areon de 784 km².
La regiono estas konata ripoza areo, kaj krome ankaŭ havas plurajn centrojn de diversaj disciplinoj de vintra sporto.
Loĝlokoj en la regiono
[redakti | redakti fonton]La sekvaj loĝlokoj apartenas al la regiono:
- Prien am Chiemsee kaj la okcidenta bordo de la lago Chiemsee kun Sankt Salvator, Urschalling, Hittenkirchen, Greimharting kaj Rimsting
- la nordokcidenta bordo de la lago Chiemsee kun Gollenshausen, Seebruck, Breitbrunn kaj Gstadt
- Chieming kaj la orienta bordo de la lago Chiemsee kun Stöttham, Hart, Grabenstätt, Winkl, Marwang, Sossau, Oberhochstätt, Hirschau kaj Ising
- Bernau am Chiemsee kaj la suda bordo de la lago Chiemsee kun Übersee, Feldwies, Westerbuchberg kaj Osterbuchberg,
- Bad Endorf kaj la lagaro Eggstätt-Hemhofer Seenplatte kun 'Thalkirchen (Chiemgau), Hirnsberg, Antwort (Chiemgau), Mauerkirchen (Chiemgau), Hartmannsberg, Eggstätt, Höslwang, Halfing, Amerang, Schnaitsee, Waldhausen, Kirchstätt, Kienberg, Obing, Rabenden, Pittenhart kaj Seeon
- Samerberg kaj la lago Simssee kun Stephanskirchen, Riedering, Neukirchen am Simssee, Pietzing, Söllhuben, Höhenmoos, Rohrdorf, Törwang, Grainbach, Steinkirchen kaj Roßholzen
- Aschau im Chiemgau kaj la valo de la rivereto Prien kun Sachrang, Höhenberg, Umrathshausen, Frasdorf, St. Florian kaj Wildenwart
- la supra valo de la rivereto Achen kun Schleching, Streichen, Raiten, Unterwössen, Oberwössen, Marquartstein kaj Niedernfels
- la pejzaĝo Grassauer Tal kun Grassau, Rottau, Staudach-Egerndach
- la pejzaĝo Unterm Hochfelln kun Bergen, Bernhaupten, Vachendorf, Einharting, Bad Adelholzen, Maria Eck
- Reit im Winkl mit Seegatterl kaj Winklmoos
- la valo de la rivereto Weiße Traun kun Ruhpolding, Siegsdorf, Eisenärzt kaj Vogling
- Inzell kaj la valo de la rivereto Rote Traun kun Hammer
- Traunstein kun Hochberg, Haslach, Ettendorf, Surberg, Kammer, Nußdorf (Chiemgau), Sondermoning, Wolkersdorf kaj Erlstätt
- Traunreut kaj la malsupra valo de la rivereto Traun kun Pierling, Traunwalchen, Pertenstein, Sankt Georgen bei Traunreut kaj Stein an der Traun
- Trostberg kaj la supra valo de la rivereto Alz kun Ischl an der Alz, Höllthal an der Alz (Chiemgau), Poing (Chiemgau), Truchtlaching, la monaĥejo Baumburg, Altenmarkt, Mögling, Sankt Wolfgang (Altenmarkt), Schedling, Deinting, Tacherting, Peterskirchen, Feldkirchen, Engelsberg kaj Emertsham.
Etimologio
[redakti | redakti fonton]La nomoj "Chiemgau" kaj "Chiemsee", samkiel la nomo de la komunumo "Chieming" rilatas al la vira persona nomo "Chiemo" kutima en la malnovaltgermana lingvo de la 7-a kaj 8-a jarcentoj - la nomo en la moderna altgermana lingvo tute ne plu kutimas. Eventuale en la 7-a aŭ 8-a jarcentoj estis grafo kun tiu nomo, kiu donis sian nomon al la regiono, lago kaj komunumo, sed pri tio ne ekzistas historiaj pruvoj.