La urbo situas ĉe la bordo de la rivero Mozo, kiu de tie tra Belgio kaj Nederlando fluas al la Norda Maro, 239 kilometrojn el Parizo kaj 90 kilometrojn sude de Charleroi. Charleville-Mézière troviĝas proksime al la belga landlimo (malpli ol 20 km).
Tiu komunumo estis kreita en 1966, per kunuigo de kvin eksaj komunumoj : Charleville, Étion, Mézières (eksprefektejo de la departemento), Mohon kaj Montcy-Saint-Pierre. Alia komunumo, Le Theux, jam kuniĝis kun Mézières ekde 1965.