Charles Antoine Houdar de La Motte
Charles Antoine Houdar de La Motte | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 21-an de novembro 1773 en Versajlo | ||||
Morto | 14-an de oktobro 1806 (32-jaraĝa) en Jena | ||||
Mortis per | Mortis en batalo vd | ||||
Lingvoj | franca vd | ||||
Ŝtataneco | Francio vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | militisto vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Charles Antoine HOUDAR de La Motte (naskiĝinta la 21-an de novembro 1773 en Versailles, mortinta la 14-an de oktobro 1806 en Auerstedt) estis franca kolonelo infanteria. Parenco de li estis la verkisto kaj akademiano Antoine Houdar de La Motte.
Vivo kaj agado
[redakti | redakti fonton]Estante filo de administra oficisto, li ĝuis la apogon de la politikisto kaj patra dunganto Louis Phélypeaux de Saint-Florentin: tial li ekigis la soldatan karieron en 1793 jam en rango de subleŭtenanto. Estinte ĉe la Norda Armeo, li anis poste ĉe la konata revolucitaĉmentaro Armeo de Sambre-et-Meuse. Plurfoje estis li dekoraciita dum la Napleonaj militoj kaj fariĝis adjunkto de generalo Louis Baraguey d'Hilliers. Kiam Napoleono Bonaparte planis en 1798 invadon de Egiptujo, li forpermesis Houdar por diversaj specialaj taskoj. Post la kapitulacio de Malto en la 11-a de junio, Houdar de La Motte restis surinsule kun la devo venigi la ŝtelitajn flagojn de la Malta Ordeno al Franclando. Tio fiaskis pro kaptiĝo fare de la Reĝa Mararmeo.
En julio 1799, dum la milito de la Dua Koalicio, Houdar liberiĝis kaj rajtis hejmeniri. En rango de kolonelo estis li tuj akceptita en la stabo de generalo Baraguey d'Hilliers. En 1805 iĝis lia nova superulo generalo Louis Charles Vincent Le Blond de Saint-Hilaire sub kies komando li batalis en la batalo ĉe Slavkov, la 2-an de decembro 1805. Li falis en la batalo de Jena-Auerstedt kaj estis entombigita rande de la batalkampo. Lia nomo estas enskribita sur la 18-a kolono de la Triumfa Arko de Parizo.
Honoroj
[redakti | redakti fonton]- 1805: komandanto de Honora legio
- nomo de strato por li en Parizo
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- Danielle Quintin: Dictionnaire des colonels de Napoléon (Kronos; 22). S.P.M. Paris 1996, ISBN 2-901952-17-8
- Digby Smith: The Greenhill Napoleonic wars data book. Greenhill, London 1998, ISBN 1-85367-276-9
- Jean Tulard (eld.): Dictionnaire Napoléon. Fayard, Paris 1999, ISBN 2-213-60485-1
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Charles Antoine Houdar de La Motte ĉe arcdetriomphe.info