Château de Vincennes (pariza metrostacio)
Château de Vincennes | |||
---|---|---|---|
Stacio Château de Vincennes
| |||
metrostacio • subtera stacio • fina stacio | |||
Lokigo | |||
Lando | Francio | ||
Urbo | Vincennes, Parizo | ||
Arondismento | 12-a | ||
Geografia situo | 48° 50′ 40″ N, 2° 26′ 22″ O (mapo)48.844536311652.4395097054567Koordinatoj: 48° 50′ 40″ N, 2° 26′ 22″ O (mapo) | ||
| |||
Ecoj | |||
Trakoj | 4 | ||
Kajoj | 2 | ||
Tarifa zono | 2 | ||
Jara trafiko | 3 617 738 vojaĝantoj (2021) | ||
Historio | |||
Malfermo | 24-a de marto 1934 | ||
Administrado kaj utiligado | |||
Proprietulo | RATP | ||
Trafikanto | RATP | ||
Kodo | 2511 | ||
Metro-linio | |||
Château de Vincennes [ʃɑto də vɛ̃sɛn] estas stacio sur linio 1 de la Metroo de Parizo; ĝi situas inter la 12-a arondismento de Parizo (Bosko de Vincennes) kaj la komunumo Vincennes.
Stacio
[redakti | redakti fonton]La stacio estas la orienta finstacio de la linio. Ĝi estas proksima al stacidomo Vincennes, sur linio A de RER.
La stacio havas du kajojn kun po du vojoj. Ambaŭ kajoj ne estas sub la sama volbo. La unua kajo servas al alveno de vagonaroj sur la unua vojo, la dua vojo ĝenerale servas por staciado de vagonaro. La dua kajo estas elir-kajo en direkto al La Défense.
Interkonektoj
[redakti | redakti fonton]Proksime
[redakti | redakti fonton]La stacio eltiras sian nomon de Kastelo de Vincennes, reĝa kastelo. La granda korto estas malfermita al publiko kaj ebligas facile aliri al Bosko de Vincennes tra Esplanado Saint Louis. La kastelo estas posedaĵo de Ministerio pri defendo kiu ebligas aliron al:
- loĝejturo kiu superas la regionon;
- biblioteko, militaj arĥivoj kaj historiaj servoj de tri armeoj;
- konstruaĵoj de diversaj epokoj, de Mezepoko al klasika epoko: preĝejo, pavilonoj de la Reĝo kaj Reĝino, parko ĉirkaŭita de statuoj, ktp.
Ĉirkaŭ la kastelo, troviĝas kazernoj de la ter-armeo.
En la Bosko de Vincennes estas "Parc floral de Paris" (Flora parko de Parizo), kiu servas kiel parko de ekspozicioj, kaj ankaŭ "Instituto Nacia de Sporto, Ekspertizo kaj Performo" (INSEP).
Referencoj
[redakti | redakti fonton]Bildgalerio
[redakti | redakti fonton]-
Elir-kajo en direkto al La Défense, en 2008
-
Loĝejturo de Kastelo de Vincennes