Carol Channing
Carol Elaine CHANNING (naskiĝis la 31-an de januaro 1921, mortis la 15-an de januaro 2019) estis usona aktorino, kantistino, dancistino, komediistino, kaj kantistino.
Ŝi ricevis la Premion Ora Globo kaj estis nomumita por la Oskar-premio por la plej bona duaranga aktorino pro sia ludado kiel Muzzy Van Hossmere en Thoroughly Modern Millie (1967). Aliaj filmaperoj estas en The First Traveling Saleslady (1956) kaj Skidoo (1968). Por televido ŝi faris multajn aperojn kiel distristo ĉe varieteoj, ĉe The Ed Sullivan Show en la 1950-aj jaroj al Hollywood Squares. Ŝi estas konata ankaŭ pro sia ludado kiel La Blank aReĝino en produktaĵo de 1985 nome Alice in Wonderland.
Channing estis nomumita pro sia unua Premio Tony en 1956 pro The Vamp. Ŝia dua nomumo venis en 1961 pro Show Girl. En 1964 ŝi faris la rolon de Dolly Gallagher Levi en Hello, Dolly!, kio havigis al ŝi al Premion Tony por plej bonkvalita aktorino en muzikalo. Ŝi ricevis ŝian kvaran nomumon al Premio Tony pro la muzikalo Lorelei en 1974. Lorelei estis re-kreaĵo de Gentlemen Prefer Blondes, nom muzikalo de 1949 en kiu stelulis Channing en la ĉefa rolo de Lorelei Lee, kio faris ŝin stelulinon.[1]
Notoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Denise Ames. "One-on-One with Show Biz Legend Carol Channing", The Tolucan Times, 12a de Februaro, 2016. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2016-05-30. Alirita 2016-05-28 .
Bibliografio
[redakti | redakti fonton]- Just Lucky I Guess: A Memoir of Sorts de Carol Channing (Simon & Schuster, 2002)
- Diary of a Mad Playwright: Perilous Adventures on the Road with Mary Martin and Carol Channing de James Kirkwood, Jr., pri produktado de la verko "Legends" (Dutton, 1989)
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Carol Channing ĉe Interreta filma datumbazo (angle)
- Carol Channing ĉe Internet Broadway Database (angle)
- Carol Channing|PlaybillVault.com
- Carol Channing Arkivigite je 2011-08-11 per la retarkivo Wayback Machine - Downstage Center Intervjuo ĉe American Theatre Wing.org
- TonyAwards.com Intervjuo kun Carol Channing Arkivigite je 2007-04-23 per la retarkivo Wayback Machine
- Foto de Carol Channing en 1965 kun ŝia filo, Chan Arkivigite je 2012-03-20 per la retarkivo Wayback Machine
- American Foundation for Arts Education Arkivigite je 2013-11-04 per la retarkivo Wayback Machine