Carmen (nomo)
Aspekto
Carmen | |
---|---|
virina persona nomo | |
Informoj | |
Originala nomo | Carmen |
Eble sama | Karmen • Carme • Karmena • Kármen • Carmela • Carmina |
Carmen (elp. Karmen) estas propra nomo, el la hebrea כרמל Karmel (Monto Carmelo); aŭ el la latina kanto, muziko, poemo. Popularigita de la kultado al la Virgulino de Carmen aŭ Nia Sinjorino de la Monto Carmelo en Israelo, ĝia sanktonomo estas la tago 16a de julio.
Ĝi estas plejofte virina, sed foje ankaŭ vira. Ĝi estas tre ofta en hispanlingvaj landoj. Ĝi estis tre popularigita de romano de Prosper Mérimée en 1847, kiu poste inspiris operon de Georges Bizet, en 1875, per kiu ĝi fariĝis simbolo de pasia hispanino.
La esperanta versio estas Karmeno aŭ Karmena.
Variantoj
[redakti | redakti fonton]- Carmela, Carmelita, Carmina, Carmiña, Carmelina, Carmencita, Melina.
Variantoj en aliaj lingvoj
[redakti | redakti fonton]Variantoj en aliaj lingvoj | |
---|---|
Hispana | Carmen, Carmela |
Angla | Carmen |
Araba | كارمين |
Ĉina | 卡门 |
Eŭska | Karmen, Karmele (neol.) |
Franca | Carmen |
Galega | Carme, Carmiña, Carmela |
Gvarania | Kamé |
Hebrea | כרמן |
Hindia | कर्मेन |
Itala | Carmela |
Japana | カルメン |
Kataluna | Carme |
Portugala | Carmo |
Rumana | Carmen |
Rusa | Кармен |
Famaj personoj
[redakti | redakti fonton]- Carmen Aub, meksika aktorino
- Carmen Alborch, hispana politikistino.
- Carmen Amaya, hispana dancistino.
- Carmen Aristegui, meksika ĵurnalisto.
- Carmen Barbieri, argentina aktorino.
- Carmen de Burgos, hispana ĵurnalisto kaj verkistino.
- Carme Chacón, hispana politikisto.
- Carmen Conde, poeto hispana.
- Carmen Conesa, hispana aktorino.
- Carmen Consoli, itala kantisto.
- Carmen Electra, aktorino kaj usona modelo.
- Carmen Flores, fratino de Lola Flores, hispana kantisto.
- Carmen Kass, estona modelo kaj ŝakisto.
- Carmen Laforet, hispana verkisto.
- Carmen Linares, hispana kantisto.
- Carmen Machi, hispana aktorino.
- Carmen McRae, usona kantisto.
- Carmen Martín Gaite, hispana verkistino.
- Carmen Maura, hispana aktorino.
- Carmen París, hispana kantisto.
- Carmen Russo, itala kantisto.
- Carmen Sevilla, hispana aktorino kaj kantisto.
- Carmen Lyra, kostarika verkistino
- Carmen Peñalver, politikistino.