Kampso
Kampso | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Campsis × tagliabuana
| ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La kampso[1] (latine Campsis), ankaŭ nomata grimpanta trumpeto estas genro el la familio bignoniacoj (Bignoniaceae). Pro la grandaj floroj ĝi estas ankaŭ kultivata kiel ornamplanto.
Priskribo
[redakti | redakti fonton]Campsis-specioj estas deciduaj kaj lignigitaj grimpplantoj, kiuj havas adherajn radikojn. La kontraŭstarantaj folioj estas nepare palmataj posedas sep ĝis dekunu folietojn, kiuj havas segilforman randon.
Kelkaj floroj staras kune en faskan foliaron. La grandaj floroj estas zigomorfaj. La kvin sepaloj estas kunkreskitaj sonorilforme. La plej ofte oranĝe ruĝaj petaloj kunkreskis funelforme. La planto havas epiginan ovarion kiu formas kapsulfruktojn kun tre multaj flugilhavaj semoj.
Disvastigado kaj sistematiko
[redakti | redakti fonton]La du specioj de la genro Campsis estas jenaj:
- amerika grimptrumpeto (Campsis radicans (L.) SEEM. EX BUREAU, sinonimo: Bignonia radicans L., Tecoma radicansJUSS.): Ĝi hejmiĝas origine en meza kaj orienta Usono.
- ĉina grimptrumpeto (Campsis grandiflora (THUNB.) K.SCHUM., sin.: Bignonia grandiflora THUNB., Tecoma grandiflora (THUNB.) LOISEL.): Ĝi hejmiĝas en orienta Ĉinujo kaj Japanujo.
Ĝia kromosomnombro estas 2n = 40.
La nordamerika specio jam estis enkondukata al Eŭropo kiel ornamplanto en la 17a jarcento.
Kiel ornamplanton oni preferas hodiaŭ la grandan trumpeton (Campsis ×tagliabuana (VIS.) REHDER). Tiu hibrido estas la produkto de la interkruciĝo de ambaŭ specioj. Oni devas konsideri, ke la vintrohardeco de tiuj hibridoj estas tre malsimila.