Caetano Veloso
Caetano Veloso | |
---|---|
Caetano Veloso dum koncerto en Perugia (Italujo) | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 7-an de aŭgusto 1942 (82-jaraĝa) en Santo Amaro |
Lingvoj | portugala • brazilportugala • itala • angla • hispana |
Ŝtataneco | Brazilo |
Alma mater | Federacia Universitato de Bahio |
Subskribo | |
Familio | |
Patrino | Dona Canô (en) |
Frat(in)oj | Maria Bethânia, Roberto Veloso (en) , Mabel Veloso (en) kaj Rodrigo Cicchelli Velloso (en) |
Edz(in)o | Paula Lavigne (en) |
Infano | Moreno Veloso (en) |
Okupo | |
Okupo | verkisto ĵaz-gitaristo kantaŭtoro muzikproduktisto gitaristo politikisto kantisto filmreĝisoro |
TTT | |
Retejo | https://www.caetanoveloso.com.br/ |
Caetano Veloso, prononco: /kajˈtɜ̃.nʊ.veˈlo.zʊ/ (* 7-an de aŭgusto 1942) estas unu el la plej influhavaj brazilaj kantistoj, komponistoj kaj gitaristoj.
Vivo
[redakti | redakti fonton]Caetano Emanuel Vianna Telles Veloso naskiĝis en Santo-Amaro (portugale: Santo Amaro, neoficiale konata ankaŭ kiel "Santo Amaro da Purificação"), en ŝtato Bahio, proksime de Salvador de Bahio (Salvadoro). Li estis la kvina el sep gefiloj de José Telles Veloso (Seu Zézinho) kaj Claudionor Vianna Telles Veloso (Dona Canô). Lia pli juna fratino Maria Bethânia ankaŭ estas fama kantistino.
Sian junaĝon Veloso pasigis en nordorienta Brazilo, kies riĉa muzika heredaĵo entenas influojn de kariba, afrika kaj nordamerika muzikoj, sed ankaŭ de profunda religia popola kredo same kiel de malriĉeco kaj de la arbitrecoj de la vetero: longaj periodoj de sekeco kaŭzis gravajn ekonomiajn problemojn en tiu regiono.
En la fruaj sesdekaj jaroj li sekvis sian fratinon Maria Bethânia, kiu jam estis atinginta siajn unuajn sukcesojn kiel kantistino, al Rio-de-Ĵanejro. Kune kunt Gilberto Gil, Tom Zé kaj pluaj muzikistoj Veloso revoluciigis la Muzikon Popularan Brazilan. La stilo nomata tropicalismo aŭ tropicália (tropikismo) kombinis bosanovon, popolmuzikon, usonan rokmuzikon kaj influojn de la pionira klasikmuziko (precipe de Karlheinz Stockhausen). La albumo Tropicália ou panis et circensis vortigis manifestacie la muzikaĵojn kiel tekstajn ideojn de la tropikistoj.
Ekde 1964 ĝis 1984 en Brazilo regaĉis militista diktatoreco, kiu cenzuris multajn verkojn de politike aktivaj muzikistoj, ekz. de Chico Buarque kaj Geraldo Vandré. Post kiam la reĝimaj policanoj arestis la muzikistojn Caetano Veloso kaj Gilberto Gil, ĉi tiuj en 1968 foriris ekzile al Londono. Nur en 1972 Veloso denove rajtis reveni al Brazilo. Trans la lastaj jardekoj Veloso restis unu el la plej kreopovaj kaj influhavaj artistoj de la Muziko Populara Brazila.
En la jaro 2002 li publikigis en Tropical Truth: A Story of Music and Revolution in Brazil meditadon pri la tropikalismo-movado. En 2009 Wrasse-Records eldonis lian lumdiskon Zii e zie.
Ekspozicio
[redakti | redakti fonton]- 2010: La afiŝo de la ekspozicio Tropicália - die 60s in Brasilien montras sur la pentraĵo Parangolé P4 Cape 1 el la jaro 1968 de la brazila artisto Hélio Oiticica tre junan Kaetanon Veloso.[1]
Diskoj
[redakti | redakti fonton]- Domingo (1967) – kun Gal Costa
- Caetano Veloso (1968)
- Tropicália (1969)
- Caetano Veloso (1969)
- Caetano Veloso (1971)
- Transa (1972)
- Barra 69 - Caetano e Gil ao Vivo (1972) - kun Gilberto Gil
- Caetano e Chico Juntos e Ao Vivo (1972) - kun Chico Buarque
- Araçá Azul (1972)
- Temporada de Verão - ao Vivo na Bahia (1974) - kun Gilberto Gil kaj Gal Costa
- Jóia (1975)
- Qualquer Coisa (1975)
- Doces Bárbaros - Ao Vivo (1976) kun Gilberto Gil, Maria Bethânia kaj Gal Costa
- Bicho (1977)
- Muitos Carnavais (1977)
- Muito - Dentro da Estrela Azulada (1978)
- Maria Bethânia e Caetano Veloso ao Vivo (1978) - kun Maria Bethânia
- Cinema Transcendental (1979)
- Outras Palavras (1981)
- Cores, Nomes (1982)
- Uns (1983)
- Velô (1984)
- Totalmente Demais (1986)
- Caetano Veloso (1986)
- Caetano Veloso (1987)
- Estrangeiro (1989)
- Circuladô (1991)
- Circuladô ao Vivo (1992)
- Tropicália 2 (1993) - kun Gilberto Gil
- Fina Estampa (1994)
- Fina Estampa ao Vivo (1995)
- Livro (1997)
- Prenda Minha - ao vivo (1998)
- Omaggio a Federico e Giulieta ao Vivo (1999)
- Noites do Norte (2000)
- A Bossa de Caetano (2000)
- Noites do Norte ao Vivo (2001)
- Eu Não Peço Desculpa (2002)
- A Foreign Sound (2004)
- Cê (2006)
- Cê ao vivo (2007)
- Zii e Zie (2009)
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Kunsthalle Wien. Arkivita el la originalo je 2011-02-05. Alirita 2012-01-07.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Oficiala retpaĝo (portugallingva aŭ anglalingva)