Bluvostulo
Bluvostulo | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Bluvostulo, masklo
Bluvostulo, ino
| ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Tarsiger cyanurus (Pallas, 1773) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Natura arealo
| ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La Bluvostulo, Ruĝflanka bluvostulo, Ruĝflanka tarsigero, Oranĝaflanka bluvostulo aŭ Oranĝaflanka tarsigero (Tarsiger cyanurus), estas specio de birdo de la familio de Muŝkaptuledoj kaj genro de Tarsigeroj.
Aspekto
[redakti | redakti fonton]Tiu genro karakteras iel laŭ aspekto pro flaveca koloro en subaj partoj, sed kombine kun blua aŭ griza en supraj partoj; ĉe tiu specio la subaj partoj estas sablokoloraj (pli helaj ĉe maskloj, iomete pli malhelaj bruste), dum la supraj partoj estas grizbrunaj ĉe ino kaj bluaj ĉe masklo.
La specio, kiel ĉe multaj parencaj genroj, estas ekzemplo de seksa duformismo. La plej karakteraj ecoj de la specio en ambaŭ seksoj estas flankoj klare markataj je ruĝoranĝa koloro, kio nomigas la specion, krom la bluaj vostoj, kio estas kialo por alia parto de la specinomo (ankaŭ en la latina scienca nomo cyanurus signifas “blua” el “cianus” kaj “vosto” el “uros” el la antikva greka).
Krome en maskloj, kiel ĉe la Ruĝecbrusta tarsigero, estas du brilaj helbluaj markoj sed ne tiom markataj kiom ĉe tiu specio nome en ŝultroj kaj kiel superokula strio (kio finas kiel blankeca frunto), kio ĉe inoj estas malmulte markata hela superokula strio. Ĉe ambaŭ seksoj la mentono kaj gorĝo estas blankecaj, dum en brusto estas iom da malpureco bruneca ĉe inoj kaj blua ĉe maskloj.
Ĝi estas iomete pli granda ol la Eŭropa ruĝgorĝulo.
Disvastiĝo
[redakti | redakti fonton]Ĝi estas migranta insektomanĝanta specio kiu reproduktiĝas en miksitaj arbaroj de koniferoj kun subkreskaĵaro en norda Azio al Himalajo kaj okcidenta Ĉinio. Tiu specio vintras en sudorienta Azio.
La teritorio de tiu specio estas malrapide etendante okcidenten tra Finnlando. Ĝi estas tre rara sed pliiĝanta vaganto al okcidenta Eŭropo, kaj estis kelkaj vidaĵoj ankaŭ en plej okcidenta Nordameriko.
Kutimaro
[redakti | redakti fonton]La Bluvostulo nestumas ĉegrunde; la ino demetas 3-5 ovojn, kiujn nur ŝi kovas.
La masklo kantas sian melankolian triladon el arbopintoj. Ties alvoko estas tipa bruo "tak" kiel de saksikoloj aŭ enantoj.