Blukrona klorofonjo
Blukrona klorofonjo | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Blukrona klorofonjo, ino
| ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Euphonia occipitalis (Du Bus De Gisignies, 1847) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La Blukrona klorofonjo (Chlorophonia occipitalis) estas birdospecio de la familio de Fringedoj (iam en Traŭpedoj) kaj genro de Klorofonjoj, kiu enhavas buntkolorajn speciojn ĉefe verdajn kaj ĉefe en supraj partoj kun flavaj subaj partoj kaj bluaj kapomarkoj.
Ĝi troviĝas en Centrameriko en Salvadoro, Gvatemalo, Honduro, Meksiko kaj Nikaragvo. Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj humidaj montararbaroj.
Plenkreskulo estas 11 al 14 cm longa. La diferencoj inter seksoj ne estas tre evidentaj. Ambaŭ estas verdaj, kun brila turkisblua krono (kio nomigas la specion) kaj samkolora duonkolumo ambaŭflanke de la kolo. La masklo havas sub la verdaj kapo kaj gorĝareo duoblan nigrabrunan bordostrion kaj pli sube flavajn bruston, ventron kaj kruroplumojn, dum ĉe ino tiuj partoj estas flavecverdaj. La beko, la okuloj kaj la kruroj estas nigrecaj.
Tiu specio loĝas en humidaj medioj, kiaj tropikaj arbaroj, montodeklivoj kaj nebularbaroj, el malaltaj altitudoj ĝis pli da 1,500 m smn. Ĝi troviĝas el sudorienta Meksikio (sude de Veracruz, Oaxaca kaj Chiapas) ĝis Nikaragvo. Ĝi ne troviĝas en Belizo.
Notoj[redakti | redakti fonton]
Referencoj[redakti | redakti fonton]
- Roger Tory Peterson kaj Edward L. Chalif. 2008. Aves de México. Guía de campo. Editorial Diana, México. ISBN 978-968-13-3207-5
- Sada, A.M.; Phillips, R., y Ramos, M.A. 1984. Nombres en castellano para las aves mexicanas. Publicación de Divulgación No. 17. Instituto Nacional de Investigaciones sobre Recursos Bióticos. México. Citita ĉe Peterson kaj Chalif (2008).
- [http://www.iucnredlist.org/details/150073[rompita ligilo] Chlorophonia occipitalis Ruĝa Listo de IUCN, konsultita la 12-a de majo de 2009, IUCN, en angla.
- BirdLife International 2004. Chlorophonia occipitalis. 2006 IUCN Ruĝa Listo de Minacataj Specioj. Konsultita la 25an de julio 2007.
|