Birr AG
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Birr |
Birr | |
---|---|
komunumo en Svislando | |
Kantono | Argovio |
Distrikto | Brugg |
Koordinatoj | 47° 26′ 09″ N 8° 12′ 10″ O / 47.43583 °N, 8.20278 °O (mapo)Koordinatoj: 47° 26′ 09″ N 8° 12′ 10″ O / 47.43583 °N, 8.20278 °O (mapo) |
Areo | 5,05 km² |
Alteco | 405 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 5242 |
Komunumkodo | 4092 |
Birr estas komunumo en la distrikto Brugg de Kantono Argovio, Svislando. Ĝi havis 4092 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Birr situas ĉe la suda flanke de la vasta ebenaĵo Birrfeld, kiu situas inter la rivero Reuss en oriento kaj Aro en okcidento. La sudan limon de Birr formas la monto Chestenberg, brako de la Falda Ĵuraso, kiu havas alteco den 647 m s.m. La setlejzono de komunumo komplete kunkreskis kun tiu de la najbara komunumo Lupfig.
La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 5,05 km², de kiuj 1,76 km² estas kovritaj de arbaro kaj 1,51 km² de konstruaĵoj. La plej alta punkto de la komunumo situas sura alteco de 645 m s.m. sur la kulmino de la monto Chestenberg, dum la plej malalta punkto situas sur alteco de 390 m s.m. sur la ebenaĵo Birrfeld.
Najbarj komunumoj
[redakti | redakti fonton]La komunumo Birr limas en okcidento kaj nordo al Lupfig, en oriento al Birrhard, en sudoriento al Brunegg, kaj en sudokcidento al Möriken-Wildegg.
Trafiko
[redakti | redakti fonton]Birr disponas pri stacidomo ĉe la trajnlinio de Svisaj Federaciaj Fervojoj de Lencburgo al Brugg kaj krome ankaŭ per poŝtaŭtolinio al Brugg estas konektita al la publika transportreto.
Tra Birr pasas la kantona ĉefvojo de Lencburgo al Brugg. Unu kilometron norde de la komunumo troviĝas alverturejo al la svisa aŭtovojo A3 kaj du kilometrojn sude de ĝi al la svisa aŭtovojo A1. La komunumo tiel estas trafike bonege atingebla.
Historio
[redakti | redakti fonton]La unua dokumenta mencio de Birr datiĝas el la jaro 1270 kiel Bire.
En mezepoko Birr apartenis al la propra voktejo de la Habsburgoj kaj do al ilia unua posedaĵo. En la jaro 1397 la Habsburgoj koncedis la posedorajtojn kaj la malaltan jurisdikcion al la Monaĥejo Königsfelden. En la jaro 1415 la trupoj de la Svisa Ĵurkomunumo konkeris Argovion, kaj Birr fariĝis nun parto de la Berna Argovio. En la jaro 1528 la Monaĥejo Königsfelden kadre de la reformacio estis mondigita, kaj la iama propra voktejo de la Habsburgo nun fariĝis la berna voktodistrikto Königsfelden.
En la jaro 1771 Johann Heinrich Pestalozzi venis kun sia edzino al la bieno Neuhof en Birr kaj tie komencis agrikulturan entreprenon kun novaj plantoj kaj sterkmetodoj kun la celo montri al la malriĉiĝintaj kamparanoj manieron plibonigi sian situacion. Post kiam tiu entrepreno fiaskis, li kaj lia edzino Anna Pestalozzi venigis 40 orfajn infanojn al la bieno kaj kombinis industrian laboron kun edukado kaj lernejo. Pro ekonomiaj kialoj Pestalozzi devis fermi la instituton en la jaro 1780.
En aprilo 1798 eksplodis la Helveta Revolucio kaj kun helpo de francaj trupoj Argovio estis liberigita de la ĵurkomunuma servuteco. Birr fariĝis nun komunumo de la nove fondita Kantono Argovio.
Personecoj
[redakti | redakti fonton]- Johann Heinrich Pestalozzi laboris kaj vivis dum multaj jaro en la bieno Neuhof en Birr.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Aliaj lokoj kun la nomo Birr
- Birr (stacidomo)
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]
|