Barataj orient-altaĵaj humidaj deciduaj arbaroj
Barataj orient-altaĵaj humidaj deciduaj arbaroj | ||||
---|---|---|---|---|
ekoregiono | ||||
ekoregiono laŭ Monda Natur-Fonduso [+] | ||||
Koordinatoj | 19° 12′ 0″ N, 80° 30′ 0″ O (mapo)19.280.5Koordinatoj: 19° 12′ 0″ N, 80° 30′ 0″ O (mapo) [+] | |||
Akvokolektejo | 41 100 km² (4 110 000 ha) [+] | |||
Areo | 41 100 km² (4 110 000 ha) [+] | |||
|
||||
Barataj orient-altaĵaj humidaj deciduaj arbaroj | ||||
Vikimedia Komunejo: Eastern Highlands moist deciduous forests [+] | ||||
La barataj orient-altaĵaj humidaj deciduaj arbaroj estas tersupraĵa ekoregiono el la hinda ekoprovinco de la orientalisa ekozono laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF). Biome la ekoregiono apartenas al la subtropikaj humidaj foliarbaroj de centra-orienta Barato. Ĝi estas parto de la tutmondaj 200-unuo orient-dekkan-altebenaĵaj humidaj arbaroj.
Priskribo
[redakti | redakti fonton]La ekoregiono kovras areon de 341 100 kvadrataj kilometroj kaj etendiĝas tra partoj de la subŝtatoj Andra-Pradeŝo, Ĉhatisgaro, Ĝharkhando, Madhja-Pradeŝo, Maharaŝtro, kaj Oriso. La orient-altaĵaj humidaj deciduaj arbaroj etendiĝas ekde la marbordo de Bengala Golfo en norda Anra-Pradeŝo kaj suda Oriso, tra la norda parto de Orientaj Ghatoj kaj nordorienta Dekkana Altebenaĵo, al orienta Satpura-Montaro kaj supra Narmado-Valo.
La arbaroj de la ekoregiono estas subtenataj de la humido-portantaj musonoventoj de Bengala Golfo, kiuj alvenas el la sudoriento. La ekoregiono estas limigata en la nordo kaj la okcidento de tropikaj kaj subtropikaj sekaj foliarbaroj ekoregionoj, inkluzive de la sekaj foliarbaroj de centra Dekkana Altebenaĵo en la sudokcidento kaj okcidento, de la narmad-valaj sekaj deciduaj arbaroj en la nordokcidento, kaj de la ĉotanagpur-altebenaĵaj sekaj deciduaj arbaroj en la nordo kaj nordoriento. La pli sekaj nordaj deciduaj arbaroj, troviĝantaj okcidente de Orientaj Ghatoj, estas tute ĉirkaŭataj de la orient-altaĵaj humidaj deciduaj arbaroj, en la pluvombro de Ghatoj, kiuj parte haltigas la humido-ŝarĝatajn musonoventojn landinterne de Bengala Golfo. La humidaj orisaj kvazaŭĉiamverdaj arbaroj troviĝas nordoriente en la marbordaj malaltejoj de Oriso.
Flaŭro
[redakti | redakti fonton]La arbaroj de la ekoregiono estas superregataj de la fortika ŝoreo (Shorea robusta), akompanata de terminaliospecioj, Adina (rubiacoj), Toona (meliacoj), sizigio, Buchanania (anakardiacoj), Cleistanthus (filantacoj), kaj Anogeissus (kombretacoj). La flaŭro de la ekoregiono samhavas multajn karakterizojn kun la humidaj arbaroj de Okcidentaj Ghatoj kaj orienta Himalajo.
Faŭno
[redakti | redakti fonton]La ekoregiono estas konsiderata kiel tutmonde elstaranta fare de la Monda Natur-Fonduso pro sia tutaĵo de grandaj mamuloj, inkluzive de la tigro (Panthera tigris), la griza lupo (Canis lupus), la gaŭro (Bos gaurus), kaj la hinda longlipa urso (Melursus ursinus). La azia elefanto (Elephas maximus) estas formortinta en la ekoregiono.
La 313 birdospecioj de la ekoregiono inkludas du minacatajn speciojn : Amandava formosa (estrildedoj) kaj blankstriovosta maraglo (Haliaeetus leucoryphus).
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- angle Ekoregiono IM0111 : Barataj orient-altaĵaj humidaj deciduaj arbaroj (WWF)
- angle Barataj orient-altaĵaj humidaj deciduaj arbaroj (WWF-Wildworld)
- angle Barataj orient-altaĵaj humidaj deciduaj arbaroj (Wildworld) - Nacia Geografia Societo
- angle Barataj orient-altaĵaj humidaj deciduaj arbaroj (The Encyclopedia of Earth)
- angle Barataj orient-altaĵaj humidaj deciduaj arbaroj (Globalspecies) Arkivigite je 2016-03-07 per la retarkivo Wayback Machine
- angle Situo de la ekoregiono : tajpu Eastern Highlands moist deciduous forests
- angle Tutmondaj 200; numero 33 : Orient-dekkan-altebenaĵaj humidaj arbaroj (WWF) Arkivigite je 2013-08-14 per la retarkivo Wayback Machine