Bad Hersfeld
Bad Hersfeld | ||||||
| ||||||
ĉefurbo de distrikto en Germanio • banloko • urbeto • urba komunumo de Germanio | ||||||
---|---|---|---|---|---|---|
| ||||||
Administrado | ||||||
Federacia lando | Hesio | |||||
Distriktaro | Distriktaro Kassel | |||||
Distrikto | Distrikto Hersfeld-Rotenburg | |||||
Urborajtoj | Urbo (Stadt) | |||||
Telefona antaŭkodo | 06621 | |||||
Poŝtkodo | 36251 | |||||
Aŭtomobila kodo | HEF | |||||
Oficiala Municipokodo | 06632002 | |||||
Politiko | ||||||
Komunumestro | Hartmut H. Boehmer | |||||
Partio de komunumestro | Nepartia | |||||
Adreso de la administrejo | Weinstraße 16 | |||||
Demografio | ||||||
Loĝantaro | 30652 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo] | |||||
Geografio | ||||||
Geografia situo | 50° 52′ N, 9° 42′ O (mapo)50.8683333333339.7066666666667Koordinatoj: 50° 52′ N, 9° 42′ O (mapo) | |||||
Alto super la marnivelo | 212 m | |||||
Areo | 73,82 km² | |||||
Oficiala retejo | https://www.bad-hersfeld.de/ | |||||
Bad Hersfeld estas urbo en la federacia lando Hesio de Germanio. Ĝi estas la administra centro de la distrikto Hersfeld-Rotenburg. Fine de la jaro 2022 la komunumo havis 30 652 loĝantojn. Dum la okdekaj jaroj de la 20-a jarcento en la urbo troviĝis la sidejo de Germana Esperanto-Asocio.
La urbo situanta en la meza Fulda-Valo estas ripoz-, ban- kaj kuracloko, sed samtempe ankaŭ sidejo administrada kaj gastigas buntan gamon da industrioj. Produktatas i.a. aŭtomataj desegniloj, artefaritaj sintezaj fibroj kaj informadikiloj.
Historio
[redakti | redakti fonton]Lulilo de la urbo estis setlejo de komercistoj kaj metiistoj ĉirkaŭ la benediktana Abatejo Hersfeld fondita post 769. Urbaj rajtoj aljuĝitis en 1170.
La en 1906 malfermita kuracbanejo iĝis en 1963 Hesia Ŝtatbanejo. Karakterizas la silueton multaj trabfakaj kaj ŝtonaj konstruaĵoj de la 15-a ĝis la 18-a jarcentoj. En 1606 la abatejo ŝanĝiĝis en sekularan princlandon regatan de la landgrafoj de Hesio-Kaselo. En la ruino de la abateja preĝejo (ĝin forbruligis en 1761 intence francaj trupoj) okazas ĉiun jaron fama teatrofestivalo.
Elstaruloj
[redakti | redakti fonton]- Sankta Sturmio, abatejo-fondinto
- Albrecht Dieterich, filologo kaj religiosciencisto
- Konrad Duden, grava germana vortaristo
- Konrad Zuse, inventisto de unua komputilo
|