Azia nananaso
Azia nananaso | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Azia nananaso, masklo (maldekstre), kaj ino (dekstre) de raso albipennis
| ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Nettapus coromandelianus (Gmelin, 1789) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La Azia nananaso, Kotonanaso aŭ Koromandela anaso,[1] Nettapus coromandelianus estas malgranda anaso de la grupo de kairinenoj kiu reproduktiĝas en Pakistano, Barato, Bangladeŝo, sudorienta Azio kaj suda al norda Aŭstralio.
Priskribo
[redakti | redakti fonton]Tiuj estas la plej malgrandaj akvobirdoj en la mondo, nome tiom malgrandaj kiom ĝis 160 g pezaj kaj ĝis 26 cm longaj. Blanka koloro hegemonias en la plumaro de tiu birdospecio. La beko estas mallonga, brilnigreca, fortika ĉebaze kaj ansereca.
Temas pri specio kun klara seksa duformismo. La masklo en reprodukta plumaro havas brilan nigrecverdan kronon, blankajn kapon, kolon kaj subajn partojn; estas elstara nigra kolumo kaj blanka flugilstrio. La kapo estas tre rondoforma kaj la kruroj mallongaj. Dumfluge, la flugiloj estas malhelverdaj kun blanka strio, kio faras la masklon rimarkinda eĉ inter la grandaj flugantaj aroj de Sudazia arbanaso, kun kiu ĝi kunhavas habitaton. La iriso estas ruĝa.
La ino estas pli pala, sen nigra kolumo kaj nur mallarĝa aŭ foresta blanka flugilstrio. Anstataŭ la tutblanka vizaĝo de la masklo, ŝi montras malhelan traokulan strion. En nereprodukta plumaro (eklipsa plumaro) la masklo similas al ino escepte pro sia blanka flugilstrio.
Tiu specio ariĝas en akvejoj.
La alvoko estas pekuliara klukado, kriate dumfluge.
Distribuado
[redakti | redakti fonton]Ĝi estas specio de tre loĝantaj birdoj, krom disigo en la humida sezono, sed elĉinaj birdoj vintras pli sude. Ili nestumas en arbotruoj, kie la ino demetas 8-15 ovojn.
Tiu estas abunda specio en Azio, kvankam la iom pli granda aŭstralia raso ŝajne malpliiĝas en nombroj.
Ĝi troviĝas en ĉiaj fluantakvaj lagoj, pluvoplenaj irigaciaj kanaletoj, inundataj rizkampoj, irigaciaj akvorezervejoj ktp. Ĝi iĝas fidema ĉe vilaĝaj akvorezervejoj kie ĝi estis neĝenita kaj alkutimiĝis al homa proksimeco.
Kutimaro
[redakti | redakti fonton]Ĝi estas rapide fluganto, kaj povas plonĝi foje.
Ties manĝo estas ĉefe semoj kaj vegetala materialo, ĉefe de nimfoj; foje ili povas manĝi ankaŭ insektojn, krustulojn ktp.
La reprodukta sezono estas julio al septembro (sudokcidenta musono), sed tio dependas el la regiono. Ties nesto estas natura truo en arbotrunko super aŭ ĉe akvo, foje kovrita el herbo, rubo kaj plumoj. La ino demetas 6 al 12 ovojn, kiuj estas eburblankaj.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Ali, Salim; J. C. Daniel. (1983) The book of Indian Birds, Twelfth Centenary edition. Bombay Natural History Society/Oxford University Press.
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- Wildfowl de Madge kaj Burn, ISBN 0-7470-2201-1
- Birds of Goa (video)
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- BirdLife Species Factsheet Arkivigite je 2008-12-01 per la retarkivo Wayback Machine
- IUCN Ruĝa Listo[rompita ligilo]
|