August Lehrmann
August Lehrmann | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 24-an de februaro 1878 en Ŝvajnfurto |
Morto | 28-an de februaro 1945 (67-jaraĝa) |
Okupo | |
Okupo | arkitekto |
August LEHRMANN (naskiĝinta la 24-an de februaro 1878 en Schweinfurt, mortinta la 28-an de februaro 1945 en Vajmaro) estis germana arĥitekto kaj urba planisto.
Agadoj profesiaj
[redakti | redakti fonton]Inter 1908 kaj 1937 li deĵoris kiel urba konstrukonsilisto en Vajmaro. Li planis la faman Asbach-verdzonaron. Parto de ĝi estas nun la Vajmarhaloparko. Aliaj eroj estas la sporta kaj ripozuma centro kun Schwansee-naĝejo kaj la Vimaria-stadiono (kiu iam nomiĝis Thüringische Landskampfbahn).
En 1912 li starigis suĉinfanejon norde de Jakobo-kirko nomite Feodora-hejmo.[1] Aliaj laboraĵoj de li estis en 1930 la iama laborpostenperada oficejo de ĉe Roll-placo, en 1925–28 la Pestalozzi-lernejo de ĉe William-Shakespeare-strato kaj en 1928/29 la Schiller-gimnazio de ĉe Thomas-Mann-strato.
Taksatas Lehrmann peranto inter la tiam konservema vajmara urboadministrado kaj modernaj ideoj konstruaj-urboplanadaj kio ne ĉiam malkunigeblis. La verda Asbach-strio estis siatempe unu el la plej ambiciaj verdozonaj projektoj en tuta Germanujo. Pri konceptoj siaj modernaj li ankaŭ teorie verkis.[2]
Li entombigitis sur la Historia tombejo vajmara.
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- Artikolo "Lehrmann, August", ĉe: Gitta Günther, Wolfram Huschke, Walter Steiner (eld.): Weimar. Lexikon zur Stadtgeschichte. Hermann Böhlaus Nachfolger, Weimar 1998 p. 275.