Saltu al enhavo

Asturlingva Vikipedio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Asturlingva Vikipedio
Retadreso ast.wikipedia.org
Kategorio Vikipedio (libera reta enciklopedio)
Lingvo astura
Posedanto Fondaĵo Vikimedio
Statistikoj
je la 23-a de novembro 2024
Artikolnombro 136 800
Profundeco 10.5
Paĝoj 241 725
Redaktoj 4 297 528
Uzantoj 128 964
Aktivaj uzantoj 100
Administrantoj 8
Dosieroj 0
vdr

La asturlingva Vikipedio estas aŭtonomeca eldono de Vikipedio en la astura lingvo. Sialingve ĝi havas la titolon Wikipedia n'asturianu. La projekto fondiĝis en julio 2004. La 23-an de novembro 2024 ĝi enhavas 136 800 artikolojn.

Vikipedio-teamo vizitanta la Parlamenton de Asturio.
Vikipediistoj kunvenantaj post la premia ceremonio de 2015.

Post ĝia fondo en julio 2004, la asturia Vikipedio atingis 1 000 artikolojn la 1-an de septembro 2004.

En 2015, Vikipedio ricevis la premion Premioj Princino de Asturio pri Internacia Kunlaboro.[1] Parolante ĉe la Asturia Parlamento en Oviedo, la urbo kiu aranĝas la premion, Jimmy Wales laŭdis la laboron de la vikipedianoj en la astura lingvo.[2] La nokton de la ceremonio, membroj de la Fondaĵo Vikimedio kunvenis kun vikipediistoj el ĉiuj partoj de Hispanio, inkluzive la lokan asturian komunumon.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]
  1. Premio Princesa de Asturias de Cooperación Internacional 2015. Fundación Princesa de Asturias. Arkivita el la originalo je 2021-05-06. Alirita la 17-an de junio 2015 .
  2. Los fundadores de Wikipedia destacan la versión en asturian ("La fondintoj de Vikipedio elstarigas la version en la asturia"). La Nueva España. Alirita la 20-an de oktobro 2015 .