Arianna E. Gleason
Arianna E. Gleason | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 25-an de majo 1973 (51-jaraĝa) |
Ŝtataneco | Usono |
Okupo | |
Okupo | astronomo fizikisto scienca esploristo |
Arianna Elizabeth Gleason (naskiĝis en 1980) estas usona fizikisto, fakulino en eksperimenta terfiziko kaj mineralogio. Ŝi laboras ĉe la Departemento de Geologio kaj Sciencoj de la Medio de la Universitato Stanford kaj ĉe la Nacia Laboratorio de Los Alamos.
Post lernado ĉe la Universitato de Arizono ; kie ŝi ricevis licencio en 1998, ŝi diplomiĝis pri minerala fiziko kaj terscienco en la Universitato de Kalifornio ĉe Berkeley en 2010. De 2010 ĝis 2013, ŝi estis post-doktora esploristino ĉe la SLAC (Nacia Laboratorio de la Akcelilo) de la Universitato Stanford.[1]
En 2014 ŝi aniĝis al la Grupo pri frapo kaj eksplodo de la Nacia Laboratorio de Los Alamos.[2]
Astronomio
[redakti | redakti fonton]Dum sia lernado ĉe la Universitato de Arizono, ŝi partoprenis kiel observantino al la astronomia kampanjo Spacewatch,[3] en kies kadro ŝi malkovris du kometojn : C/2003 A2 (Gleason)[4] kaj P/2004 DO29 (Spacewatch-LINEAR)[5] kaj pluraj transneptunajn objektojn.[6] Ŝia unua malkovro, kiun ŝi kredis esti kometo, estas fakte malproksima galaksio.[7]
Ŝi kun-malkovris la jupiteran sateliton Kaliron[8] kaj malkovris la 20-an de septembro 1995 la korpon 1995 SN55,[6] suspektita esti plej granda centaŭro, sed kiu estis perdita kaj neniam retrovita.[9]
Minor Planet Center kreditas ŝin de la malkovro de 5 numerotitaj asteroidoj inter 1995 kaj 2000, unu kun Jeffrey A. Larsen kaj Nichole M. Danzl.[10]
Honoroj
[redakti | redakti fonton]Ŝi ricevis :
- La premion Mineral and Rock Physics Early Career de la Usona Unio pri Terfiziko (AGU) en 2014.[1]
- La premion Alvin Van Valkenburg de la Gordon Research Conferences en 2016.[2]
La asteroido 10639 Gleason[11] estis nomita en ŝia honoro.
Notoj kaj referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ 1,0 1,1 Gleason ricevas premion Komenca Kariero en Fiziko de Mineralo kaj Ŝtono en 2014 ; el la paĝaro de AGU 100 (angle)
- ↑ 2,0 2,1 Gleason ricevis la Premion Alvin Van Valkenburg, el la paĝaro de Los Alamos National Laboratory ; 5-a de oktobro 2016 Arkivigite je 2018-04-11 per la retarkivo Wayback Machine (angle)
- ↑ Studentoj en Spacewatch trovas Centaŭrojn, Unikajn Asteroidojn ; de Agnieszka Przychodzen el la paĝaro de la Universitato de Arizono ; 11-a de aŭgusto 2000 (angle)
- ↑ MPEC 2003-C47 :Comet C/2003 A2 (Gleason) ; el Minor Planet Center (angle)
- ↑ MPEC 2004-D45 : 2004 DO29 ; el Minor Planet Center (angle)
- ↑ 6,0 6,1 Listo de centaŭroj kaj disdiskanoj (angle)
- ↑ La Kometo de Arianna ; el Riverfront Times6-a de januaro 1999 (angle)
- ↑ Callirrhoe ; el Solar System Exploration, paĝaro de NASA (angle)
- ↑ Kosma roko de 300 km malaperas tuj poste esti vidita ; de Joshua Sokol el New Scientist, 25-a de oktobro 2017 (angle)
- ↑ MPC alfabeta listo de la asteroidaj malkovrintoj(angle)
- ↑ JPL Small-Body Database Browser : 10639 Gleason (1998 VV41) (angle)
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- angle Disertaĵo de Arianna Gleason pri Elasteco de Materialoj sub Alta Premo – 2010 Arkivigite je 2018-04-11 per la retarkivo Wayback Machine
- angle Profilo de Arianna E Gleason-Holbrook ĉe Stanford
- angle Premi silicion malkaŝas la sekreton de meteorŝtonoj : Arianna E Gleason preparas esperimenton ĉe Los Alamos National Laboratory Arkivigite je 2018-04-11 per la retarkivo Wayback Machine