Ardezparulio
Ardezparulio | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Ardezparulio
| ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Myioborus miniatus (Swainson, 1827) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
Ardezparulio (Myioborus miniatus) estas birdospecio el la familio de Paruliedoj kaj genro de Mjoboroj. Ili havas blankajn eksterajn vostoplumojn. La supra plumoj estas malhelaj, la subaj kaj flavaj ĝis ruĝaj.
Ardezparulioj vivas dise en humidaj altaj arbaroj en Meksiko kaj Centrameriko, en la Andoj de okcidenta Venezuelo ĝis nordokcidenta Argentino, ĉe la Venezuela Marbordo, en Sierra Nevada de Santa Marta kaj Tepui.
La plumaro estas ardezgriza kape kaj supre (kio nomigas la specion) kun bruneca makulo en supra malantaŭa krono (kion havas ankaŭ aliaj samgenranoj). La plej rimarkinda karaktero estas ke la subaj partoj estas tre flavaj en plej parto de ties granda teritorio dum estas tre ruĝaj en la plej norda parto de tiu teritorio. Kiel ĉe aliaj membroj de la genro, ankaŭ tiu montras blankajn eksterajn vostoplumojn. Beko kaj kruroj estas nigrecaj.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- BirdLife International 2004. Myioborus miniatus[rompita ligilo]. 2006 IUCN Ruĝa Listo de Minacataj Specioj. Konsultita la 26an de julio 2007.
|