Antoni Baraniak
Antoni Baraniak | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 1-an de januaro 1904 en Sebastianowo |
Morto | 13-an de aŭgusto 1977 (73-jaraĝa) en Poznano |
Tombo | Katedralo de Poznano |
Lingvoj | pola |
Ŝtataneco | Pollando |
Alma mater | Pontifika Gregoria Universitato |
Okupo | |
Okupo | katolika episkopo (1951–) katolika sacerdoto (1930–) ĉefepiskopo |
Antoni BARANIAK (naskiĝis la 1-an de januaro 1904 en Sebastianowo, distrikto de Śrem, mortis la 13-an de aŭgusto 1977 en Poznań) – pola romkatolika episkopo, salesiano, kapelano kaj sekretario de la primasoj de Pollando - kardinalo August Hlond (1933–1948) kaj Stefan Wyszyński (1949–1951), helpa episkopo de Gniezno en la jaroj 1951–1957, ĉefepiskopo de Poznań en la jaroj 1957–1977.
Aresto
[redakti | redakti fonton]En la periodo de 1951 ĝis 1953 laboris en sekretariejo de la Primaso de Pollando.
Nokte de la 25-a/26-a de septembro 1953 estis arestita samtempe kun la primaso Wyszyński. Enprizonigita en Enketa Arestejo en la kvartalo Mokotów. Tie dum 3 jaroj estis brutale enketata fare de ekzekutistoj de Sekureca Oficejo. Li estis interalie 145 fojoj enketata, kelkfoje po dekkelkaj horoj, oni forŝiris al li ungojn, tenis dum pluraj tagoj sen vesto en malvarmega kelo, plena de fekaĵoj. Malgraŭ kruelaj torturoj li ne rompiĝis kaj nenion diris kontraŭ la primaso, kion komunistaj servistoj deziris. Ricevinte tiajn atestojn eblus proceso kontraŭ Stefan Wyszyński pri perfido de la ŝtato kaj kontraŭrevolucia agado. La 30-an de oktobro 1956 li estis liberigita. Denove eklaboris kiel ĉefo de la sekretariejo.
Bibliografio
[redakti | redakti fonton]- A. Suwart, Pierwszy po prymasie (La unua post primaso), [en:] „Przewodnik Katolicki” (Katolika Gvidilo), 39/2007.
- S. Zasada, Teczki na arcybiskupa (Aktujoj kontraŭ ĉefepiskopo), [en:] „Gość Niedzielny” (Dimanĉa Gasto), 28/2009 (LXXXVI), p. 44-45.
- M. Jędraszewski, Teczki na Baraniaka (Aktujoj kontraŭ Baraniak), Wydział Teologiczny Uniwersytetu Adama Mickiewicza (Teologia Fakultato de Universitato Adam Mickiewicz), Poznań 2009.