Antonínov (germaneAntoniwald) estas vilaĝo en Ĉeĥio, parto de municipo Josefův Důl en distrikto Jablonec nad Nisou sur maldekstra flanko de valo de rivero Kamenice. Ĝi troviĝas proksimume 2 km sudoriente de Josefův Důl. Tra Antonínov kondukas fervojlinio Smržovka – Josefův Důl. En la jaro 2011 estis ĉi tie registritaj 91 adresoj. En la jaro 2021 ĉi tie daŭre vivis 190 loĝantoj.
Antonínov estas ankaŭ nomo de katastra teritorio kun areo 1,29 km².
Antonínov etendiĝas sur suda piedo de monto Mariánská hora. Sudoriente ĝi najbaras kun vilaĝo Mariánská Hora kaj Albrechtice v Jizerských horách. Sudokcidente poste kun Dolní Maxov – plua konsisto de Josefův Důl; nordokcidente poste kun Josefův Důl mem. La limon kun Dolní Maxov kreas proksimume rivero Kamenice, kun Josefodol poste rojo Jedlová.