Anhalter Bahnhof (Berlino)
Anhalter Bahnhof (Berlino) | |||
---|---|---|---|
Originala nomo | Berlin Anhalter Bahnhof | ||
Anhalter Bahnhof kun la placo Askanischer Platz, proksimume 1910
| |||
pereinta konstruaĵo • kapostacio • stacidomo de subtera fervojo | |||
Situo | |||
Lando | Germanio | ||
Loko | Berlino | ||
Geografia situo | 52° 30′ 11″ N, 13° 22′ 55″ O (mapo)52.50305613.381944Koordinatoj: 52° 30′ 11″ N, 13° 22′ 55″ O (mapo) | ||
| |||
Ecoj | |||
Historio | |||
Malfermo | 1841 | ||
Aktuala stato | Detruita | ||
Administrado kaj utiligado | |||
Kodo UIC | 80249680 | ||
Anhalter Bahnhof estas la nomo de eksa stacidomo por interurba kaj regiona trafiko en Berlino. Ĝi troviĝas apud Askanischer Platz, ĉe Stresemannstraße en Berlin-Kreuzberg proksime al Potsdamer Platz. Ĝi estis konstruita kiel kapstacio antaŭ la pordoj de la jama urba muro (Berliner Zollmauer).
Hodiaŭ postrestis nur ruinigita resto kaj la subtera metrostacio kun ĉi tiu nomo. La nomo rilatas al la regiono Anhalt (Anhaltio, kiu nun estas parto de la federacia lando Sachsen-Anhalt.
En la Esperanto vivo
[redakti | redakti fonton]Pri aliaj Esperantaj lokoj en Berlino
Kiel akvo de'l rivero
[redakti | redakti fonton]En la romano de Raymond Schwartz troviĝas situacio en la stacidomo, kiu rilatas al la apero antaŭ la unua mondmilito.
Alveno de Zamenhof 1908
[redakti | redakti fonton]Post la Universala kongreso en Dresden L. L. Zamenhof vizitis Berlinon, kie li prelegis en la urbodomo. Li alvenis trajne en la stacidomo.
Fried kaj Suttner
[redakti | redakti fonton]Alfred Hermann Fried bonvenigis Bertha von Suttner en la jaro 1902, kiu venis el Vieno por prelegi en Berlin kaj priparoli la fondon de Deutsche Friedensgesellschaft, en kies sino ekestis 1903 la unua Esperanto-organizo de Berlino (la nuna Esperanto-Ligo Berlin).