Angra dos Reis
Angra dos Reis | |||
---|---|---|---|
municipo de Brazilo urbego vd | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 23.900-000 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 167 418 (2022) [+] | ||
Loĝdenso | 209 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 23° 0′ S, 44° 19′ U (mapo)-23.006944444444-44.317777777778Koordinatoj: 23° 0′ S, 44° 19′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 1 378 m [+] | ||
Areo | 800,43 km² (80 043 ha) [+] | ||
Horzono | UTC-03:00 [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Angra dos Reis [+] | |||
Angra dos Reis estas municipo, havenurbo kaj urbego de la brazila subŝtato Rio-de-Ĵanejrio.
Bazaj informoj
[redakti | redakti fonton]- Loĝantaro: 169.270 loĝantojn en 2010 [1]
- Supermara alteco: 6 m
- Areo: 816 km²
- Telefonkodo:
- Poŝtkodo:
- Horzono: UTC -3 (somere UTC -2)
- 23° 00′ 24″ S 44° 19′ 05″ U / 23.00667 °S, 44.31806 °U (mapo)
Geografio
[redakti | redakti fonton]Angra dos Reis situas kun 365 enmaraj insuloj en orienta parto de la lando laŭ Atlantiko. Nova Iguaçu troviĝas 91, Rio-de-Ĵanejro 110, Guarulhos 234, San-Paŭlo (urbo) 244, Campinas 285, Belo Horizonte 345, Curitiba 569, Goiânia 875, Braziljo 888, Porto Alegre 1040, Campo Grande 1103, Salvador de Bahio 1271, Maceió 1742, Recife 1942, Teresina 1999, Natalo (Brazilo) 2148, Belém 2439, Manaus 2786 km.
Historio
[redakti | redakti fonton]En 1502 alvenis la unuaj portugalaj ŝipistoj. Ekde 1556 jam formiĝis vilaĝo, post 4 jaroj la municipo, en 1593 paroĥo formiĝis. Tiutempe la haveno apartenis al la plej gravaj brazilaj havenoj. En 1835 estis deklarita la urba statuso. La municipo falis en malkreskon post 1872 pro apero de la regionaj fervojoj. Angra dos Reis ricevis fervojan linion nur en la 1920-aj jaroj. Baldaŭ ankaŭ la haveno evoluis. En 2010 pro terglitoj mortis 55 homoj.
Ekonomio
[redakti | redakti fonton]En Angra dos Reis la plej gravaj ekonomiaj branĉoj estas la komerco, fiŝkaptado, servoj kaj la turismo. La haveno havas naftoterminalon (ekde 1977) kaj ŝipkonstruejon (ekde 1959). La atomcentraloj (Angra I kaj Angra II) situas proksime. Sennombraj strandoj funkcias sur la marbordo kaj nature en la insuloj. En la ĉirkaŭaĵo oni kultivas ĉefe bananojn, kokosojn, oranĝojn, sukerkanojn.
Klimato
[redakti | redakti fonton]En Angra dos Reis en la plena jaro pluvas po 1977 mm. En ĉiuj monatoj pluvas. La averaĝa temperaturo estas 23 °C.
Trafiko
[redakti | redakti fonton]Angra dos Reis havas facilan aliron al Rio-de-Ĵanejro laŭ la marborda ĉefvojo. La flughaveno situas en la najbareco. Menciindas trafiko de la haveno.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ IBGE (2010). Censo 2010 (HTML). Alirita 1º de aŭgusto 2011.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- portugale Oficiala paĝo[rompita ligilo]
- portugale Asocio de Municipoj de Rio-de-Ĵanejrio
- angle mapo, distancoj Arkivigite je 2016-02-03 per la retarkivo Wayback Machine
- angle [1]