Ahringsbach
Ahringsbach | |
---|---|
rivero | |
Bazaj informoj | |
Situo | Hunsrück, Rejnlando-Palatinato, Germanio |
Rivera reto | Rejno |
Longeco | 12,527 km |
Fluo | |
Fonto | Hunsrück |
- Alteco super marnivelo | ĉ. 483 m |
- Koordinatoj | 49° 54′ 33″ N, 7° 12′ 50″ O (mapo)49.9091666666677.2138888888889 |
Enfluejo | en la rojo Großbach apud Enkirch |
- Alteco | ĉ. 111 m |
- Koordinatoj | 49° 58′ 56″ N, 7° 8′ 19″ O (mapo)49.9822222222227.1386111111111 |
Altecodiferenco | ĉ. 372 m |
Geografio | |
La Ahringsbach estas maldekstra flankrivero de Großbach en la germana federacia lando Rejnlando-Palatinato (Germanio).
Geografio
[redakti | redakti fonton]Riverfluo
[redakti | redakti fonton]La rivereto Ahringsbach, en sia supera parto nomata ankaŭ Lommersbach[1] estas tipa rivereto, kiu fontas en la mezmontaro Hunsruko kaj aldluas la Mozelon. Ĝi havas plurajn fontrojojn sur alteco de ĉ. 350 m super marnivelo. La fontoj estas sur la teritorio de Lötzbeuren proksime de la Flughaveno Hahn. La rojo trafluas senhoman valon preter Starkenburg kaj enfluas en Enkirch la rivereton Großbach.
Alfluantoj
[redakti | redakti fonton]- Bach aus dem Muschheck (dekstre), 1,8 km
- Tatschbach (maldekstre), 1,3 km
- Steierbach (Waschbach) (dekstre), 6,7 km
- Ehlenseifenbach (maldekstre), 1,3 km
- Starkenburger Mühlbach (maldekstre), 0,9 km
Flaŭro kaj Faŭno
[redakti | redakti fonton]La fontejo de la Ahringsbachs situas en Natura 2000-protektejo, tie troviĝas populacio de la maloftaj vespertoj barbasteloj. Griza ardeo kaj platbeka anaso estas la plej oftaj akvobirdoj en la valo.
Ĉe la supra parto de la rivereto deklivaj arbaroj kun kverkoj kaj karpenoj proksimas al la rivereto. Ĉe la malsupra parto staras salikoj kaj alnoj.