Aesch BL
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Aesch |
Aesch | |
---|---|
komunumo en Svislando • urbo en Svislando | |
Kantono | Bazelo Kampara |
Distrikto | Arlesheim |
Koordinatoj | 47° 28′ 10″ N 7° 35′ 39″ O / 47.46944 °N, 7.59417 °O (mapo)Koordinatoj: 47° 28′ 10″ N 7° 35′ 39″ O / 47.46944 °N, 7.59417 °O (mapo) |
Nombro de loĝantoj | 10105 |
Areo | 7,39 km² |
Alteco | 315 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 4147 |
Komunumkodo | 2761 |
Pri la komunumo
[redakti | redakti fonton]Aesch estas urbo kaj komunumo en la distrikto Arlesheim en Kantono Bazelo Kampara, Svislando. Ĝi havis 10105 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Aesch situas 10 kilometrojn sude de la urbo Bazelo, al kies aglomeraĵo ĝi apartenas, ĉe la bordo de la rivero Birs.
Najbaraj komunumoj
[redakti | redakti fonton]La urbo Aesch limas al la komunumoj Duggingen, Pfeffingen, Ettingen, Therwil kaj Reinach kaj al la soloturna komunumo Dornach.
Trafiko
[redakti | redakti fonton]Aesch disponas pri tre bona trafikinfrastukturo. Unuflanke ĝi situas sur la trajnlinio de Bazelo tra la Ĵurasa Montaro al Delemonto kaj estas servata per la regiona trajnlinio S3, aliflanke ĝin servas la tramlinio 3 ek de Bazelo.
Aesch per la rapidstrato H18 havas aliron al la nacia aŭtoŝoseo A2 de Bazelo tra Lucerno al Tiĉino.
Historio
[redakti | redakti fonton]La unua dokumenta mencio de Aesch datiĝas el la jaro 1252 kiel Esch.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Aesch BL (stacidomo)
- Aliaj lokoj kun la nomo Aesch
- Tramtransporto en Bazelo
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]
|