Saltu al enhavo

Abraham Stern

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ne konfuzu ĉi tiun artikolon kun Avraham Stern.
Abraham Stern
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1761 (1761-11-30)
en Hrubieszów
Morto 3-an de februaro 1842 (1842-02-03) (80-jaraĝa)
en Varsovio
Tombo Bródno Jewish Cemetery (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Ŝtataneco Respubliko de Ambaŭ Nacioj
Duklando Varsovio
Kongresa Pollando Redakti la valoron en Wikidata
Parencoj Hayyim Selig Słonimski (en) Traduki (bofilo)
Ludwig Slonimsky (en) Traduki (nepo) Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo matematikisto
inventisto
rabeno Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Abraham Jakub STERN, alia ortografio Sztern (naskiĝis inter 1762 kaj 1769 en Hrubieszów, mortis la 3-an de februaro 1842 en Varsovio) estis pola judo, horloĝisto, mekanikisto (memlernanto), konstruisto kaj sciencisto, inventisto.

Lia filo Izaak Stern estis instruisto en Varsovia Lernejo de Rabenoj. Lia la plej juna filino Sara edziniĝis al avo de la pola verkisto Antoni Słonimski. Ankaŭ Nicolas Slonimsky estis lia pranepo.

De 1810 konstruis serion da kalkulmaŝinoj, kiuj plenumis kvar bazajn aritmetikajn operaciojn kaj povis ricevi kvadratajn radikojn. Kiel junulo lernis ĉe horloĝisto en Hrubieszów. Tie rimarkis lin Stanisław Staszic, danke al kiu li ektroviĝis en Varsovio. Abraham Stern montris nekutimajn kapablojn matematikajn kaj estis inventema.

Membro de Juda Komisiono ĉe Varsovia Lernejo de Rabenoj kaj ties rektoro en la jaroj 1826-1835. Enterigita en juda tombejo de la varsovia kvartalo Targówek (setlejo Bródno).

Literaturo

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]