1 E-6 m
Aspekto
Por bildigi la grandecon de unu mikrometro, tiu ĉi paĝo estas listo de iuj aĵoj longaj de inter 1 mikrometro (μm) kaj 1 milimetro (mm) (10−6 — 10−3 m).
Unu mikrometro egalas al 0,000 001 metro. Unu metro egalas al 1.000.000 mikrometroj.
Vidu ĉi tie pri signifoj de nano-, mikro-, mili-.
- Distancoj pli mallongaj ol 1 μm
- 1 mikrometro estas:
- 0,000 001 m.
- 0,000 1 cm.
- 0,001 mm.
- 1.000 nm.
- 1,55 μm — Ondolongo de lumo en optika fibro.
- 6 μm — Longo de antraksa bakterio.
- 7 μm — Dikeco de fadenero da araneaĵo (aranea reto).
- 15 μm — Dikeco de fibro de silko.
- 80 μm — Meza dikeco de homa haro (limiĝas inter 18 al 180 μm).
- 340 μm — Proksimuma grando de la punkto ĉe la fino de tiu ĉi frazo.
- 500 μm — Diametro de homa ovoĉelo.
- Distancoj pli longaj ol 1 mm