118401 LINEAR
118401 LINEAR | |
asteroido | |
asteroido • perioda kometo | |
---|---|
Oficiala nomo | 118401 LINEAR |
Aliaj nomoj | 1999 RE70 ; 2001 AR7 176P/LINEAR |
Nomita laŭ | Lincoln Near-Earth Asteroid Research vd |
Malkovro | |
Malkovrinto | LINEAR |
Dato de malkovro | 7-a de septembro 1999 |
Loko de malkovro | Experimental Test Site vd |
Orbitaj ecoj | |
Asteroida familio | asteroida zono vd |
Granda duonakso - Periapsido - Apoapsido |
477,690 Gm (3,193 AU) 385,512 Gm (2,577 AU) 569,867 Gm (3,809 AU) |
Discentreco | 0,1930 |
Meza anomaliangulo | 203,317° Epoko 31-a de majo 2020 |
Klinangulo | 0,2347° |
Periodo | 2084,150 tagoj (5,706 jaroj) |
Longitudo de suprenira nodo |
345,890° |
Argum. de periapsido | 35,138° |
Terdistanco - Minimuma |
236,341 Gm (1,580 AU) |
Fizikaj ecoj | |
Diametro | 3,500 ± 0,100 km |
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj | |
Geometria albedo | 0,070 ± 0,030 |
Observaj ecoj | |
Absoluta magnitudo | 15,2 |
118401 LINEAR estas tre malgranda, tre hela asteroido de la ĉefa asteroida zono proksima de la orbitaj resonancoj 1:3 kun Marso kaj 2:1 kun Jupitero.
Malkovro
[redakti | redakti fonton]Ĝi estis malkovrita la 7-an de septembro 1999 en la kadro de la astronomia kampanjo « LINEAR » (Lincoln Near-Earth Asteroid Research) elde la observatorio de la Laboratorio Lincoln en Socorro (Nov-Meksiko, Usono).
Orbito
[redakti | redakti fonton]Pro ĝia orbita granda duonakso de 3,1931575 astronomiaj unuoj, (kalkulata por la epoko de la 31-a de majo 2020), ĝi orbitas ĉ. 1,0236 miliono da km cis la arbitracia limo de 3,2 AU inter la meza kaj la ekstera asteroida zono.
Nomo
[redakti | redakti fonton]LINEAR estas la akronimo por Lincoln Near-Earth Asteroid Research.
Kometeca aktivo
[redakti | redakti fonton]La kometa eco de 118401 LINEAR estis malkovrita la 26-an de novembro 2005 de Henry H. Hsieh kaj David C. Jewitt en la kadro de la projekto Hawaii Trails[1] elde la Norda Observatorio Gemini (unu el la Observatorioj de Mauna Kea) kaj konfirmita per la teleskopo de 2,2 m de la Universitato de Havajo, inter la 24 kaj la 27-an de decembro 2005, kaj elde la Observatorio Gemini la 29-an de decembro 2005. La kosmoteleskopo Spitzer estimis la diametron de 118401 LINEAR je 4,0 ± 0,4 km.[2]
Ĝi ricevis la kometan nomon 176P/LINEAR.
La ĉefzonaj kometoj estas rimarkindaj pro iliaj feblaj klinecoj kaj discentrecoj, male al la discentraj, foje klinataj orbitoj de la ceteraj kometoj. Ĉar 118401 LINEAR povas generi hararon da sublimitaj vaporiĝemaĵoj, ĝi devas esti glacia asteroido.
Oni taksas, ke la objektoj de la ĉefa asteroida zono, kies orbitoj estas pli malpli cirklaj, restus komete aktivaj dum ĉ. 10000 jaroj, antaŭ ol siaj glacioj tute forvaporiĝas, iĝante estingitaj kometoj. Estis sugestita, ke la ĉefzonaj kometoj rezultas de ĵusa alfrapo, kiu eksponis glacian internaĵon.
En 2017, oni konas ok aliajn objektojn ambaŭe kometoj kaj asteroidoj[3]:
- 2060 Ĥirono, aŭ 95P/Ĥirono
- 4015 Wilson-Harrington, aŭ 107P/Wilson-Harrington
- 7968 Elst-Pizarro, aŭ 133P/Elst-Pizarro
- 60558 Echeclus, aŭ 174P/Echeclus
- (248370) 2005 QN173, aŭ 433P/2005 QN173)
- (300163) 2006 VW139, aŭ 288P/2006 VW139
- (323137) 2003 BM80, aŭ 282P/2003 BM80
- (457175) 2008 GO9898, aŭ 362P/2008 GO98
Notoj kaj referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ La projekto Hawaii Trails : kometa serĉo en la ĉefa asteroida zono, de Henry H. Hsieh ; 16-a de Aprilo 2009, el Astronomy & Astrophysics Vol. 505, N° 3 (angle)
- ↑ Albedoj de la Ĉef-Zonaj Kometoj 133P/Elst-Pizarro kaj 176P/LINEAR de Henry H. Hsieh, David Jewitt kaj Yanga R. Fernandez, el The Astrophysical Journal Letters, Vol. 694, n° 2, pp. L111-L114 Aprilo 2009 (angle)
- ↑ Du-Statusaj Objektoj, el Minor Planet Center (angle)
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Parametroj kaj simulado de orbito ĉe JPL Small-Body Database Lookup angle
- Objekto ĉe Minor Planet Center angle
- Objekto ĉe Space Reference angle
Antaŭe: | Listo de asteroidoj (118001–119000) | Poste: |
---|---|---|
(118400) 1999 RB63 | 118401 LINEAR | (118402) 1999 RK78 |
Antaŭe: | Numeritaj periodaj kometoj | Poste: |
---|---|---|
175P/Hergenrother | 176P/LINEAR | 177P/Barnard |