Saltu al enhavo

100-aj jaroj a.K.

El Vikipedio, la libera enciklopedio
190-aj jaroj a.K.180-aj jaroj a.K.170-aj jaroj a.K.160-aj jaroj a.K.150-aj jaroj a.K.140-aj jaroj a.K.130-aj jaroj a.K.120-aj jaroj a.K.110-aj jaroj a.K.100-aj jaroj a.K.

La 100-aj jaroj a.K., do la 100-aj jaroj antaŭ nia erao, ampleksis la sekvajn dek jaroj:

la ĉina imperiestro Wu Di (汉武帝)
  • Azio: La ĉina imperiestro Wu Di de Han inspektas la Han-Imperion, vojaĝante 9 000 kilometrojn. Li ankaŭ sendas diplomatojn por serĉi la legendan insulon Penglai. Han-konkero de Ĝosan (조선; 朝鮮; kutime latinliterigita Joseon; prononco laŭ sistemo IFA [tɕo.sʌn]), la unua reĝlando de la korea duoninsulo: Post kiam Ŝe He, han-sendito, murdas negravan reĝon de la vasalŝtato de Ĝosan kaj estas rekompencita fare de imperiestro Wu Di kun armea komando, Ugeo, la reĝo de Ĝosan, atakas kaj mortigas Ŝe He.Sekve en aŭtuno imperiestro Wu Di ordonas la invadon. La Han-generalo Jang Pu transiras la Flavan Maron kaj marŝas al la ĉefurbo Pjongjango sed estas venkita ekster ĝiaj pordegoj. Alia ĉina generalo invadas transtere sed ne sukcesas progresi. Pacaj intertraktadoj estas iniciatitaj de imperiestro Wu Di sed malsukcesas pro reciproka suspekto. Krome la han-armeo estas venka en la batalo de Loulan en la

Tarim-baseno, kaptante la reĝon de Loulan en la unua Han-interveno okcidente de la Hesi-koridoro.

Krimeo: Ribelo kontraŭ Mitridato la 6-a de Ponto en la Bospora Imperio.

  • La romia generalo Lucio Kornelio Sulao (latinlingve Lucius Cornelius Sulla) iĝis konsulo. Armeo de li kaj de Kajo Mario kaptis la estron Jugurton de Numidio, tiel finiĝas la Jugurta milito. Jugurto estos kondukita la Romo, per mankatenoj, kaj arestota en la Mamertina arestejo, kie li mortos pro malsano, en la jaro -104.