.com (de la angla vorto commercial = komerca) estas interretadomajna nomo, la plej uzata ĝenerala domajno de plej alta nivelo. En oktobro 2006 ĝi enhavis pli ol 57 milionojn da adresoj. Ĝi estis inter la originaj domajnoj kaj establita jam en 1985. Nun ĝin administras firmao VeriSign. Unue ĝi servis nur al usonaj komercaj entreprenoj, sed intertempe uzas ĝin ankaŭ aliaj, kiuj celas renomon de usoneco aŭ agas en pluraj landoj.
Por precizigi la komercecon de landaj retadresoj pluraj landoj kreis sub-domajnon kun la sub-nomo "com" aŭ "co", ekzemple "com.br" por Brazilo, "co.jp" por Japanio kaj "co.uk" por Unuiĝinta Reĝlando.