Ŝtopilo
Ŝtopilo | ||
---|---|---|
vd | ||
Dum | nekonata - nekonata/nuntempe | |
Laŭ kutima lingvo, ŝtopilo estas peco (el korko, kaŭĉuko, metalo, vitro, plasto k.a.), per kiu oni ŝtopas (fermas) ujon aŭ elfluilan truon. Kun tia difino oni povas listigi la jenajn terminojn.
- Banujŝtopilo estas ciklaĵo, kiu fermas la elfluilon de banujo, kutime ligita al la banujo per la metala ĉeno.
- Buŝoŝtopilo estas io, kion oni perforte enmetas en ies buŝon kaj fiksas per ŝtofbendo, por malhelpi kriojn, alvokojn ks.
- Korka ŝtopilo estas ŝtopilo farita el korko, uzata kiel botelŝtopilo, bokalŝtopilo, provtuboŝtopilo k.a.
- Lavujŝtopilo estas ciklaĵo, kiu fermas la elfluilon de lavujo, kutime ligita al la lavujo per la metala ĉeno.
- Muzelŝtopilo aù kaĝŝtopilo estas ŝtalaj fadenoj kaj kapsulo ĉirkaù korka ŝtopilo por fermi ŝaumvinajn kaj ĉampanajn botelojn
- Kronŝtopilo aù Kronfermilo fermas botelojn da biero, kaj simila tipo.
La korko estas ligita al la botelo en progresinta stadio de la produktada procezo, post plenigado de la botelo. Tipe, la ĉapo estas ligita al la botelo tiel, ke ĝi permesas al la botelo ankoraŭ ne malfermiĝi. Plasta ŝtopilo, ekzemple, estas ligita al la botelo per ringo, kaj ĉi tiu ligo estas ŝirita kiam la botelo unue malfermiĝas.
La korko ankaŭ funkcias kiel grava sekureca rimedo, kaj servas kiel protekto por beboj kaj junaj infanoj kontraŭ aliro al toksaj kaj danĝeraj substancoj. Por plifortigi la rimedojn de protekto, medikamentaj boteloj estas faritaj per speciala ŝtopilo, kiu ne estas malfermita per normala rotacio de la ŝtopilo, kaj necesas firme premi la ŝtopilon dum turnado de la ŝtopilo, por malfermi ĝin.
En elektroteĥniko
[redakti | redakti fonton]En elektroteĥniko, ŝtopilo[1] estas peco kun unu aŭ pluraj elstarantaj metalaj stiftoj, fiksita al la fino de elektra kablo kaj enmetebla en alian pecon kun truoj por la stiftoj, por fari konekton kun fonto de kurento aŭ alie fermi la cirkviton. Kun tia dua esperanta difino, oni povas listigi la jenajn terminojn.
- Vira ŝtopilo, aŭ respektive ina ŝtopilo, estas la ekstremaĵo de kablo kun stiftoj, aŭ respektive stifto-ingoj (Vd en konektilo).
- Ŝtopilingo aŭ ina ŝtopilingo (ingo de inaj ŝtopiloj) estas kontakta organo (fiksita en muro aŭ elektra aparato) kun truoj, en kiuj ŝovas stiftoj de vira ŝtopilo por permesi la fluon de elektra kurento kreita de tiu organo (Vd en konektingo); pro sekureca kialo pri tiu kazo vira ŝtopilingo estas malpermesata. Inverse Ŝtopilingo aŭ vira ŝtopilingo (ingo de viraj ŝtopiloj) estas kontakta organo de elektra aparato por permesi la fluon de elektra kurento el ekstera fonto.
- Ĵakŝtopilo[2] estas unustifta ŝtopilo, kiun oni ŝovas en ĵakingon [3], por fari simplan, duopan aŭ pluropan kontakton.