Ĝibutio en la Olimpikoj
Aspekto
Sportista teamo de Ĝibutio en la Olimpikoj ekde 1984 ĝis inkluzive la olimpiko de 2020, pro la kronvirusa pandemio prokrastita el somero 2021, partoprenis en 9 someraj eldonoj de la sporta evento. En vintraj olimpikoj ankoraŭ neniam estis ĝibutiaj partoprenantoj. La teamo ĝis la stato de 2021 sume atingis ekzakte unu medalon: Temis pri bronza medalo pri maratono en la Somera Olimpiko 1988.