Saltu al enhavo

Ĝenerala Guberniestro de Kanado

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĝenerala Guberniestro de Kanado
Gouverneure générale du Canada
emblemo
flago
Mary May Simon
Mary May Simon
pozicio
guberniestro ĝenerala Redakti la valoron en Wikidata
Komenco 1867 vd
Lando(j) Kanado vd
Retejo Oficiala retejo
vdr

La Guberniestro ĝenerala (Governor General/Gouverneur général) estas la reprezentanto en Kanado de la krono de la Unuiĝinta Reĝlando, la ŝtatestro de Kanado. Ekde 1953 la reĝino de Kanado estas Elizabeto la 2-a. Guberniestroj estas deklarataj de la monarko laŭ la konsilo de la ĉefministro.

Kvankam ŝtata potenco kuŝas laŭleĝe en la guberniestreco - la Parlamento sidas je ties plezuro, Reĝa Konsento necesas por la leĝigo de leĝo pasita de parlamento, kaj la guberniestro estas la ĉefkomandanto de la Kanadaj Armfortoj - vera politika potenco sidas ĉe la ĉefministro, parlamento, kaj provincaj registaroj. La guberniestreco estas formala, ceremonia, kaj kultura ofico. Aktualaj kaj pasintaj guberniestroj ĝeneralaj rajtas la titolon "Tre honorinda" (Right Honourable/Très honorable), samkiel la ĉefministro.

Londono komisiis ĝis 1952 ĉiam britan nobelulon al tiu posteno, post tio oni elektas el inter la "simplaj civitanoj".

Ankaŭ estas reprezentantoj de la reĝino ĉe la provincaj registaroj: leŭtenant-guberniestroj (lieutenant governors/lieutenants gouverneurs).

Listo de la Guberniestroj Ĝeneralaj de Kanado depost la Konfederiĝo

[redakti | redakti fonton]
Nomo Jaroj Brita monarko
Vicgrafo Monck de Ballytrammon 1867-69 Viktorino
Barono Lisgar de Lisgar kaj Bailieborough 1869-72
La Markizo de Dufferin kaj Ava 1872-78
La Markizo de Lorne 1878-83
La Markizo de Lansdowne 1883-88
Barono Stanley de Preston 1888-93
La Grafo de Aberdeen 1893-98
La Grafo de Minto 1898-1904
Edvardo la 7-a
Grafo Grey 1904-11
Georgo la 5-a
La Duko de Connaught kaj Strathearn 1911-16
La Duko de Devonshire 1916-21
Vicgrafo Byng de Vimy 1921-26
Vicgrafo Willingdon de Ratton 1926-31
La Grafo de Athlone 1931-35
La Grafo de Bessborough 1935-40
Eduardo la 8-a
Georgo la 6-a
Barono Tweedsmuir de Elsfield 1940-46
Grafo Alexander de Tunizo 1946-52
Vincent Massey 1952-59 Elizabeto la 2-a
Georges Vanier 1959-67
Roland Michener 1967-74
Jules Léger 1974-79
Edward Schreyer 1979-84
Jeanne Sauvé 1984-90
Ramon John Hnatyshyn 1990-95
Roméo LeBlanc 1995-1999
Adrienne Clarkson 1999-2005
Michaëlle Jean 2005-2010
David Johnston 2010-2017
Julie Payette 2017-2021
Mary May Simon 2021-

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]