Český Jiřetín (germaneGeorgendorf) estas ĉelima montara vilaĝo en Ercmontaro en distrikto Most en Ĉeĥio, situanta sur kunfluejo de rojoj Flájský kaj Bystrý potok. Ĝi etendiĝas en supermara alteco 610–740 m. Al Český Jiřetín apartenas ankaŭ domaro Fláje, kiu estis el pli granda parto detruita dum konstruado de valbaraĵo Fláje. El oriento ligas al Český Jiřetín kabanaro Horní Ves, sed kiu na havas statuson de loka parto.En la municipo estas limpasejo en kontraŭsituanta germana domaro Deutschgeorgenthal, kiu apartenas al municipo Neuhausen. Český Jiřetín havas ŝosean komunikon sur ŝoseo de la III-a klaso 2545 el Klíny kaj aŭtobusan komunikon ĝis Klíny kaj Litvínov. La municipo estas centro de vintraj sportoj. En la municipo vivas 103 loĝantoj (2024).
Český Jiřetín estiĝis kiel lignohakista domaro en la dua duono de la 16-a jarcento (en kelkaj fontoj estas indikata jaro 1592, sed kiu estas lastatempe de esploristoj senĉese pli dubigata).
La loĝantaro estis tradicie de la germana nacieco, tial post la dua mondmilito estis ellandigita kaj la nombro de loĝantoj tre malaltiĝis. Oni neniam sukcesis tiun ĉi malaltiĝon egaligi, do hodiaŭ Český Jiřetín havas eĉ ne 100 loĝantojn kaj multe da domoj servas por individua refreŝigado.