Ĉamartin-Pinaro
Ĉamartin-Pinaro | |||
---|---|---|---|
administra kvartalo de Madrido vd | |||
Administrado | |||
Demografio | |||
Loĝantaro | 22 093 (2018) [+] | ||
Loĝdenso | 15 482 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 40° 28′ N, 3° 40′ U (mapo)40.47444444-3.66972222Koordinatoj: 40° 28′ N, 3° 40′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 620 m [+] | ||
Areo | 1,427052 km² (14 2.7 052 ha) [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Costillares neighborhood, Madrid [+] | |||
Ĉamartin-Pinaro aŭ en hispana origine kaj oficiale Pinar de Chamartín estas kvartalo situanta en la nordo de la urbo Madrido, Hispanio.
Situo
[redakti | redakti fonton]Ĝi troviĝas ene de la distrikto 15, Linia Urbo kaj de la administra kvartalo Costillares. Ties ĉefaj stratoj estas la fina parto de la strato Arturo Soria, Jazmín kaj Caleruega.
Historio
[redakti | redakti fonton]En la 19a jarcento ĝi estis pinaro de la loĝantoj de Chamartín de la Rosa, aliflanke de la rojo Abroñigal, ĉe la limo kun la vilaĝo Hortaleza.
Ekde 1908 al 1971 alvenis tramo al tiu madrida kvartalo. Ĝi estis uzata por apero en diversaj filmoj kiaj Doctor Zhivago de David Lean.
La kvartalo disvolviĝis en la 1970-aj jaroj per aro de grandaj rezidejaj turoj kun konstruaĵoj de ĝis 22 etaĝoj kaj grandaj malfermaj spacoj. Ĝi estis ekzemplo de la disvolvigismo de la lastaj jaroj de Frankismo. Ĝi aperas en la filmo La cabina de José Luis López Vázquez.