Mikulčice estas municipo en Ĉeĥio. Ĝi situas en Sudmoravia regiono 7 km sudokcidente de Hodonín. En 2024 ĝi havis 1 991 loĝantojn. La loko famas pro sia bona vino kaj kiel unu el historiaj centroj de la iama Grandmoravia regno.
Sudoriente de la vilaĝo situas grava praslava arĥeologia trovloko, kie oni ekde 1954 malkovris fundamentojn de domoj, preĝejoj kaj palacoj. La loko estis priloĝata ekde la 6-a kaj 7-a jarcento post Kristo. La civito estis ĉirkaŭe fortikigita per palisaro, utiligitaj estis ankaŭ branĉoj de la rivero Morava. La arĥeologoj malkovris princan palacon, kirkojn, rotondon, tombejojn kaj diversajn objektojn, kiuj pruvas tiaman metian lertecon. Ekde la 10-a jarcento la fortikaĵo dekadencas kaj transvivas nur la apuda vilaĝo.
La tuta arkeologia areo estas proklamita kiel Nacia kultura memorindaĵo de Ĉeĥio.
En la loko estis konstruita muzeo, kies retejo havas ankaŭ esperantlingvan version.