Ĉuvaŝio
Subjekto de Rusia federacio | |
Flago | Blazono |
respubliko de Rusio | |
---|---|
Administrado | |
Federacia regiono | Ĉevolga federacia regiono |
Ĉefurbo | Ĉeboksari |
Prezidanto | Oleg Nikolajev (ekde 29-a de januaro 2020) |
Fondita | 24-a de Junio 1920 |
Demografio | |
Loĝantaro | 1 251 619 loĝantoj (Stato: 14-a de oktobro 2010)[1] |
Loĝdenso | 68 loĝ./km² |
Oficialaj lingvoj | Ĉuvaŝa, rusa |
Etnoj | ĉuvaŝoj (65,1 %) rusoj (25,8 %) tataroj (2,7 %) mordvoj (1,0 %) (Stato: 2010) |
Geografio | |
Areo | 18 343 km²[2] |
Pliaj informoj | |
Horzono | UTC+3 |
Poŝtkodoj | 428000–429999 |
Aŭtokodoj | 21, 121 |
OKATO | 97 |
ISO 3166-2 | RU-CU |
Retpaĝaro | www.cap.ru |
Ĉuvaŝio (ĉuvaŝe Чӑваш Ен [Ĉavaŝ Jen]), aŭ Ĉuvaŝujo, Ĉuvaŝa Respubliko, estas respubliko en la orienta parto de la eŭropa Rusio. Laŭ la stato de 2024 en la respubliko vivis 1 167 061 loĝantoj sur areo de 18 300 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 64 loĝantoj/km². En 2002 estis 1,3149 milionoj loĝantoj, inter ili 906 mil ĉuvaŝoj (vidu ankaŭ ĉuvaŝa lingvo), la aliaj - rusoj, tataroj, mordovoj, ukrainoj, marioj. La respubliko havas 9 urbojn, 21 regionajn distriktojn (rajonojn) kaj 1 727 vilaĝojn.
En la cara Rusio la teritorio de la nuntempa Ĉuvaŝio troviĝis en du gubernioj: Simbirska kaj Kazana. La 24-an de junio 1920 estis fondita Ĉuvaŝa Aŭtonoma Regiono, kiu la 21-an de junio 1925 estis transformita je Ĉuvaŝa Aŭtonoma Soveta Socialisma Respubliko kaj en ekde 1992 - Ĉuvaŝa Respubliko. En 1993 en la Respubliko estis elektita la unua prezidento - Nikolaj Fedorov. Li funkcias kiel prezidento ekde la 21-a de januaro 1994 kaj estas reelektita en la elektoj de 1997 kaj 2001 kaj refoje nomumita laŭ la dekreto de la rusia prezidento en 2004 por sekva 4-jara periodo.
En novembro 1994 estis elektita la Ŝtata Konsilio de la Ĉuvaŝa Respubliko. Ekde tiam ekzistas certa konflikto inter la prezidento kaj la Ŝtata Konsilio.
La ĉefaj sektoroj de la industrio estas: maŝinkonstruado kaj metalprilaborado (44,1%), energetiko (12%), nutra industrio (14,2%), kemio (9,8%), leĝera industrio (8 %).
Ekde la 25a de aprilo 2009 (la tago de la ĉuvaŝa lingvo) funkcias Nacia Radio de Ĉuvaŝio.
Urboj de la Ĉuvaŝa Respubliko:
- Ĉeboksaro (440 800) - ĉefurbo
- Alatir (46 900)
- Civilsk (11 200)
- Jadrin (11 100)
- Kanaŝ (53 100)
- Kozlovka (12 700)
- Mariinskij Posad (10 900)
- Novoĉeboksarsk (123 100)
- Ŝumerlja (40 200)
Distriktoj de la Ĉuvaŝa Respubliko:
- Alatir (Алатырский)
- Alikovo (Аликовский)
- Batirevo (Батыревский)
- Civilsk (Цивильский)
- Ĉeboksari (Чебоксарский)
- Ibresi (Ибресинский)
- Jadrin (Ядринский)
- Jalĉiki (Яльчикский)
- Jantikovo (Янтиковский)
- Kanaŝ (Канашский)
- Komsomolskoje (Комсомольский)
- Kozlovka (Козловский)
- Krasnoarmejskoje (Красноармейский)
- Krasnie Ĉetai (Красночетайский)
- Mariinskij Posad (Мариинско-Посадский)
- Morgauŝi (Моргаушский)
- Poreckoje (Порецкий)
- Ŝemurŝa (Шемуршинский)
- Ŝumerlja (Шумерлинский)
- Urmari (Урмарский)
- Vurnari (Вурнарский)
Famaj homoj
[redakti | redakti fonton]- Andrian Nikolajev
- Gennadij Ajgi
- Ivan Jakovlev
- Nikita Biĉurin
- Boris Markov, fondinto de la Teatro de Opero kaj Baleto de Ĉuvaŝio en 1960
- Pjotr Egorov
Esperanto en Ĉuvaŝio
[redakti | redakti fonton]Junulara Esperanto-Asocio de Ĉuvaŝa Respubliko (JEAĈR) estas konata en la Esperanto-mondo pro grandaj regularaj Lingvaj Festivaloj, kiujn ĝi organizas en Ĉeboksaro ekde 1996-a jaro kaj helpas okazigi en la tuta mondo. Ekde novembro 2009 Asocio havas ankaŭ plenkreskulan branĉon
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Itogi Vserossijskoj perepisi naselenija 2010 goda. Tom 1. Čislennostʹ i razmeščenie naselenija (rezultoj de la tutrusia censo 2010. Volumo 1. Nombro kaj disigo de la loĝantaro). Tabeloj 5, p. 12–209; 11, p. 312–979 (elŝuto de la retpaĝaro de la Federacia servo por ŝtata statistiko de la Rusa federacio)
- ↑ Administrativno-territorialjnoe delenie po subjektam Rossijskoj Federacii na 1 janvarja 2010 goda (Administrativ-teritoria grupigo laŭ subjektoj de la Rusia federacio la 1-an de Januaro 2010). (Elŝuto de la retpaĝaro de la Federacia servo por ŝtata statistiko de la Rusia federacio)
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- ĉuvaŝa popola retejo (jen esperante, sed legebla ankaŭ ĉuvaŝe, ruse kaj angle)
- JEAĈR Arkivigite je 2006-04-24 per la retarkivo Wayback Machine
- retejo de JEAĈR pri la Lingva Festivalo en Ĉeboksaro
- Komerc-Industria Ĉambro de la Ĉuvaŝio en esperanto Arkivigite je 2021-02-13 per la retarkivo Wayback Machine
Ĉefurbo: Ĉeboksari
Urbaj distriktoj: Alatir | Ĉeboksari | Kanaŝ | Novoĉeboksarsk | Ŝumerla
Municipaj distriktoj: Alatirja | Alikova | Batireva | Civilska | Ĉeboksara | Ibresa | Jadrina | Jalĉika | Jantikova | Kanaŝa | Komsomolska | Kozlovka | Krasnoarmejska | Krasnoĉetaja Mariinska-Posada | Morgauŝa | Porecka | Ŝemurŝa | Ŝumerla | Urmara | Vurnara