Petras Čeliauskas
Petras ČELIAUSKAS | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 18-an de marto 1929 en Surinkiškiai, Litovio |
Morto | 2-an de junio 2024 (95-jaraĝa) en Švėkšna, komunumo Šilutė, historie Heydekrug |
Lingvoj | Esperanto • angla |
Nacieco | litovo |
Ŝtataneco | Litovio |
Okupo | |
Okupo | esperantisto (1957–) gimnazia instruisto |
Esperanto | |
Verkis en Esperanto | El mia Esperanta skatolo, Litovio dum jarcentoj k.a. |
Aliaj aktivaĵoj | tradukisto, redaktoro, publicisto, landesploranto |
Esperantistiĝis en | 1957 |
Petras ČELIAUSKAS (naskiĝis la 18-an de marto 1929 en Surinkiškiai, vilaĝo de Okcidenta Litovio, mortis la 2-an de junio 2024 en Švėkšna, komunumo Šilutė, historie Heydekrug) estis litova pedagogo, esperantisto, landesploranto, tradukisto, publicisto kaj redaktoro, fakdelegito de UEA kaj Honora Membro de UEA (ekde 1999).
Vivo
[redakti | redakti fonton]Profesie P. Čeliauskas estis pedagogo (instruisto de matematiko). Li loĝis en urbeto Švėkšna (komunumo Šilutė). Li komencis labori kiel instruisto en gimnazio de Švėkšna en 1949. Post militservo (1950-1953) P. Čeliauskas revenis al laboro en la loka mezlernejo. Li instruis matematikon, astronomion, desegnadon; laboris ankaŭ kiel vicdirektoro de la lernejo (1961-1969, 1975-1984).[1] En la lernejo li laboris 43 jarojn. [2] En 1969, kiam la mezlernejo de Švėkšna festis 50-jaran jubileon, P. Čeliauskas eldonis porokazan eldonaĵon pri historio de la lernejo kaj fondis landesploran muzeon.[3] En 1994 ĝi iĝis filio de muzeo de Šilutė.[4] Li preparis kaj publikigis kelkajn eldonaĵojn pri Švėkšna kaj ŝia mezlernejo.
P. Čeliauskas fondis kulturan klubon Tėviškė (Hejmlando, 1988) [5] ĉe societo Litova Kultura Fonduso. Li estis ĝia prezidanto (ekde 1988) kaj estrarano de la samnoma societo (ekde 1996).
Por historiaj esploradoj de la urbeto kaj historiaj publikaĵoj, la komunumo Šilutė en 1996 honordistingis lin per la premio Arĝenta Kano.[6]
En 1999 por meritoj en kultura kampo li ricevis la premion de Švėkšna – la statueton de Jakobo.
En la 10-a kunveno de Landesplora Societo (2000) P. Čeliauskas estis elektita Honora Landesploranto.
En landa konkurso Vilaĝa lumradio de Litovio 2011 (2012) li estis titolita Vilaĝa libroportisto.[7]
Esperantista agado
[redakti | redakti fonton]P. Čeliauskas konatiĝis kun Esperanto en 1939, legante porinfanan revueton Šaltinėlis (Fonteto), kiu publikigis Esperanto-lecionojn. Sed en 1940 Litovio estis okupita kaj aneksita de Sovetunio. La revueto estis fermita kaj Esperanto malpermesita. Esperanto ĉesis esti tabua vorto en Sovetio en 1956. La duonmonata prestiĝa litova revuo Švyturys (Lumturo) en 1957 aperigis kurson de Esperanto. P. Čeliauskas memstare ellernis la internacian lingvon, komencis partopreni en Esperanto-agado.
Ekde la jaro 1975 li partoprenas en la Baltiaj Esperanto-Tagoj (BET), kiuj por sovetiaj esperantistoj, ne povantaj veturi eksterlanden, estis kvazaŭ mini-universalaj kongresoj. Li aktive partoprenis en pli ol 20 BET-oj, legis tradukojn de litova poezio kaj prelegis pri litovaj lingvoj kaj historio, ankaŭ pri esperantologiaj temoj. Post falo de la fera kurteno li partoprenis en 8 Universalaj Kongresoj (Bergen, Tampere, Praha, Montpellier, Berlin, Zagreb, Göteborg, Pekino).[8] Čeliauskas agadis ankaŭ sur la leksikografia kampo (vidu sub verkaro).
Tradukado kaj verkado
[redakti | redakti fonton]En 1986 estis eldonita poemaro Homo – esperanta traduko de poemaro Žmogus de renoma litova poeto Eduardas Mieželaitis. La poeto por la poemaro ricevis prestiĝan en Sovetio Lenin-premion. William Auld tiel reeĥis pri la libro:
|
Aliaj tradukoj: Arbaro de Anykščiai (de Antanas Baranauskas), Legendo pri Vilna Kastelo (de Vladas Mozuriūnas), Piceo, la reĝino de kolubroj (de Salomėja Nėris), Jūratė kaj Kastytis (de Maironis) kaj aliaj. P. Čeliauskas esperantigis ĉirkaŭ 60 versaĵojn de 24 litovaj poetoj, fragmentojn el poemoj Konrad Walenrod (de Adam Mickiewicz), Kavaliro en tigra felo (de Ŝota Rustaveli), ankaŭ versojn de 12 belorusaj poetoj. Tradukoj de multaj kantoj estis kantataj dum E-renkontiĝoj, BEToj k.s.
P. Čeliauskas tradukis el Esperanto en la litovan la Esperanto-himnon La Espero (Viltis), la romanon La fermita urbo (Uždaras miestas) de Istvan Nemere. Menciindas la libro Nuo Babelio iki Esperanto (De Babelo ĝis Esperanto, 1989). Tio estas litovlingva 230-paĝa libro pri la deveno de lingvoj, pri problemoj de multlingveco kaj provoj de la homaro solvi ĝin, kaj kompreneble ankaŭ pri Esperanto.
Litovio dum jarcentoj (2002) – esperantlingva esearo pri historio de Litovio.
Libroj pri landesplorado, urbeto Švėkšna, historio de la urbeto, eldonaĵoj dediĉitaj al Švėkšna-mezlernejo.
P. Čeliauskas kompilis poezian antologion Švėkšnos lyra ("Liro de Švėkšna")[10]. La libro estis eldonita en 2009. La antologio reprezentas 24 aŭtorojn, devenintaj el Švėkšna aŭ havantaj aliajn ligojn kun ĉi tiu urbeto. En la antologio estas publikigataj kelkaj verkoj de P. Čeliauskas: traduko de La Espero (L. L. Zamenhof, litove "Viltis"), himno de Švėkšna Giesmė Švėkšnai ("Glorkanto al Švėkšna"), kaj robajoj.
En 2012 P. Čeliauskas eldonis 543-paĝan enciklopedian libron: Švėkšna: žmonės, kraštas, įvykiai ("Švėkšna: homoj, regiono, eventoj") pri Švėkšna-regiono. Historian materialon, kunligitan kun Švėkšna, la aŭtoro kolektis 40 jarojn.[11]
Pli ol 40 diverstemaj artikoloj en distrikta kaj respublika gazetaroj.
Preskaŭ 30 esperantologiaj artikoloj en diversaj Esperanto-eldonaĵoj, pli ol 30 artikoloj pri historio, kulturo kaj literaturo de Litovio en revuo Litova Stelo.
Redaktado
[redakti | redakti fonton]En Litovio estis eldonita periodaĵo Litovio hodiaŭ (en lingvoj: angla, franca, germana). Aperis 2 volumoj ankaŭ en Esperanto (n-ro 2(29) en 1987 kaj n-ro 1(30) en 1988). Ilin redaktis P. Čeliauskas. Li redaktis ĉiutagajn gazetojn de BET-oj kaj SAT-kongreso:
- BET-folio (BET-26 en Kaunas, 1989);
- Kongresvoĉo (65a SAT-kongreso en Kaunas, 1992);
- BETulo (BET-31 en Girionys, 1995);
- Laga ondo (BET-34 en Veisiejai, 1998);
- BETago (BET-37 en Kaunas, 2001);
- Meandro (BET-40 en Birštonas, 2004).
P. Čeliauskas lingve redaktis 6 librojn, diversan turisman literaturon, eldonitan lige kun la 90-a Universala Kongreso en Vilno. Li 11 jarojn redaktis la revuon Litova Stelo - la organon de Litova Esperanto-Asocio (1995-2005).
Distingoj
[redakti | redakti fonton]- Honora Membro de UEA (1999)
- Premio de Fondaĵo Grabowski (1997)
- Premio Arĝenta Kano (1996)
- Premio Jakobo (fare de Švėkšna-magistrato, 1999)
- Honornomo de Honora Landesploranto (2000)
- Titolo Vilaĝa libroportisto en landa konkurso Vilaĝa lumradio de Litovio 2011 (2012)
Verkaro
[redakti | redakti fonton]- Granda Litova-Esperanta Vortaro (2018)
- Granda Esperanta-Litova vortaro (2023).
Originala
[redakti | redakti fonton]- Nuo Babelio iki Esperanto ("De Babelo ĝis Esperanto", 1989)
- Švėkšna atsiminimuose ("Švėkšna en rememoroj", 1999)
- Sąjūdžio banga Švėkšnoje ("Ondo de Sąjūdis en Švėkšna", kun aliaj, 2001).
- Litovio dum jarcentoj (2002)
- Švėkšna ir apylinkės ("Švėkšna kaj ĉirkaŭaĵoj", 2003)
- Knygnešių pėdsakai Švėkšnoje ("Postsignoj de libroportistoj en Švėkšna", 2003)
- Senoji spauda apie Švėkšną. 1885-1918 ("Antikva gazetaro pri Švėkšna. 1885-1918")
- Bibliografio de Litoviaj Esperanto-eldonaĵoj (1990-2006) (2008)
- El mia Esperanta skatolo (2009) okaze de lia 80-jariĝo kun liaj tradukoj kaj artikoloj.
- Švėkšnos lyra ("Liro de Švėkšna", poezia antologio, kompilis P. Čeliauskas, 2009)
- Švėkšna atsiminimuose, 2 kn. ("Švėkšna en rememoroj", 2a libro, 2010)
- Švėkšnos švento apaštalo Jokūbo bažnyčia ("Preĝejo de Sankta apostolo Jakobo en Švėkšna", 2010)
- Švėkšna: žmonės, kraštas, įvykiai ("Švėkšna: homoj, la regiono, eventoj", 2012)
Tradukoj el la litova
[redakti | redakti fonton]- Homo de Eduardas Mieželaitis (1986)
- Arbaro de Anykščiai de Antanas Baranauskas (2003)
- Kaunas. Birštonas. Informilo por turistoj (2003)
- Viltis / Espero. Reproduktaĵoj de pentraĵoj; versaĵoj en la litova kaj Esperanto de Mikalojus Konstantinas Čiurlionis, Salomėja Nėris (kun Inita Tamošiūnienė, 2005)
- Legendo pri Vilna Kastelo de Vladas Mozuriūnas (2005)
- Piceo, la reĝino de kolubroj de Salomėja Nėris (2005)
- Jūratė kaj Kastytis de Maironis (2005)
- Liberiginto de la Suno. Litova popola fabelo (2005)
Tradukoj el Esperanto en la litovan
[redakti | redakti fonton]- Uždaras miestas ("La fermita urbo" de Istvan Nemere, 1992)
- Viltis (La Espero de L.L. Zamenhof, 1996)
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Vaidotas VILKAS, Garbusis Švėkšnos pilietis šventė jubiliejų, Šilutės naujienos, 2009 03 26, Nr. 23 (599)
- ↑ Ivona ŽIEMYTĖ, Kraštotyrininkas grindžia pamatą kylančiam miesteliui, Vakarų ekspresas, 2007 08 23
- ↑ Saulius SODONIS, Visur spėjantis mokytojas Petras Čeliauskas, Šilainės sodai, 2009 03 10, Nr. 5 (77)
- ↑ Švėkšnos muziejus / Lietuvos muziejai
- ↑ Saulius SODONIS, Švėkšniškius vienijanti "Tėviškės" draugija, Šilainės sodai, 2009 birželio 9d. Nr. 11 (83)
- ↑ Sidabrinė nendrė. 1996 / Šilutės rajono svivaldybė[rompita ligilo]
- ↑ Pranešimai spaudai // Informo de Ministerio pri Agrikulturo, 2012 04 18. Arkivita el la originalo je 2012-04-26. Alirita 2012-04-23 .
- ↑ Petras Čeliauskas, El mia Esperanta skatolo, p. 513, 2009
- ↑ Esperanto, 1987, n-ro 11
- ↑ Klemensas STULGA, Švėkšnos lyra, Šilainės sodai, 2010 03 24, Nr.5 (101)
- ↑ Violeta ASTRAUSKIENĖ, Knygnešio dienos proga – išskirtinė dovana Švėkšnos krašto šviesuomenei, Šilutės žinios, 2012 03 17