Prešov
Prešov | |||
hungare Eperjes, germane Preschau, ruse Пряшев | |||
urbo | |||
Urbocentro de Prešov
| |||
|
|||
Oficiala nomo: Prešov | |||
Lando | Slovakio | ||
---|---|---|---|
Regiono | Regiono Prešov | ||
Distrikto | Distrikto Prešov | ||
Historia regiono | Supra Hungarujo | ||
Parto de | Ŝariŝo | ||
Montaro | Montetaro de Šariš | ||
Urbaj partoj | Prešov, Nižná Šebastová, Solivar, Šalgovík, Cemjata | ||
Memorindaĵoj | Konkatedralo, Kalvario | ||
Riveroj | Torysa, Sekčov | ||
Situo | Prešov | ||
- alteco | 296 m s. m. | ||
- koordinatoj | 49° 00′ 06″ N 21° 14′ 22″ O / 49.00167 °N, 21.23944 °O (mapo) | ||
Areo | 71,18 km² (7 118 ha) | ||
Loĝantaro | 91 498 (31.12.2007) | ||
Denseco | 1 285,45 loĝ./km² | ||
Unua skribmencio | 1247 | ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MET (UTC+2) | ||
Poŝtkodo | 080 01 | ||
Telefona antaŭkodo | +421-51 | ||
Aŭtokodoj | PO | ||
NUTS | 524140 | ||
Situo enkadre de Slovakio
| |||
Situo enkadre de Regiono Prešov
| |||
Vikimedia Komunejo: Prešov | |||
Retpaĝo: www.presov.sk | |||
Portalo pri Slovakio | |||
Prešov, [preŝov], hungare Eperjes [eperjeŝ], germane Preschau, ukraine Пряшів kaj rusine Пряшів [prjaŝiv] estas urbo en la orienta Slovakio, en la regiono Prešov, en la distrikto Prešov.
Situo
[redakti | redakti fonton]La urbo situas en la valo, ĉe la bordo de la rivero Torysa, ĉe la ĉefvojo Košice-Rzeszów, ĉe la fervojo Košice-Tarnów.
Historio
[redakti | redakti fonton]Onidire Béla la 2-a (Hungario) fondis la urbon en 1132 kaj nomis ĝin pri moruso. La urbon mencias skribaj dokumentoj unuafoje en 1247. Ĝi estas unu el la 24 urboj, apartenantaj al la komerca linio de la Balkano ĝis la Balta maro. En 1288 oni fondis ankaŭ monaĥejon. Andreo la 3-a donacis al la komunumo senimpostecon, rajtojn pri juĝado,doganado, ĉasado, fiŝado en 1299, atingante la rangojn libera reĝa urbo en 1324 foirorajton en 1514. La hungaroj venkis la polan armeon en 1395, sed la poloj en 1441 forrabis la urbon. En la 17-a j.c. la aŭstroj, poste Emeriko Thököly okupis ĝin en 1672, sekve post 1 jaro Leopoldo la 1-a (Sankta Romia Imperio) forprenis la urban rangon de Eperjes. Presejo ekfunkciis ekde 1656. En 1683 la komunumo sukcese kontraŭstaris la polojn sed post 1 jaro la aŭstroj okupis ĝin. Incendio okazis en 1696. Francisko Rákóczi la 2-a okupis la urbon en 1704 kaj redonis la urbajn rajtojn. En la tuta regiono okazis ribelo nomata ĥolero en 1831. Tie formiĝis insurekcia armeo de slovakoj en 1849. Denove okazis incendio en 1887. Iom poste fervojo ekfunkciis laŭ Miskolc-Kassa-Eperjes-nuntempa Pollando.
En 1910 vivis en la urbo 16323 da loĝantoj (7976 hungaroj, 6494 slovakoj, 1404 germanoj, 170 rumanoj). Ĝis Traktato de Trianon la urbo estis departementejo de Sáros (reĝa departemento).
La 16-an de junio 1919, oni fondis en Prešov la Slovakan Sovetrespublikon - helpe, apoge de la Hungara Sovetrespubliko. La francoj faris pakton: la hungaroj retiriĝos, ankaŭ la rumanoj forlasos Tison kaj retiriĝos. La hungaroj faris tion, sed la rumanoj ne.
La urbo estas kultura centro kun teatro, muzeoj, altlernejoj, novepokaj vidindaĵoj.
Sangotribunalo de Eperjes
[redakti | redakti fonton]Grafo Antonio Caraffa starigis en 1687 12-membran komisionon en Prešov por persekuti, puni la hungarajn ribelulojn, liberecbatalantojn, gvidatajn de Emeriko Thököly. La tribunalo ankaŭ konfiskis posedaĵojn de la partoprenantaj riĉuloj, nobeloj, ĝi celis timigon de la popolo.
La arestoj kaj juĝprocesoj komenciĝis en februaro kaj daŭris ĝis fino de marto. Caraffa havis plenrajton fare de imperiestro Leopoldo la 1-a. La 5-an de marto, oni turmentis la akuzintojn sur ĉefplaco de Eperjes, per inkviziciaj metodoj. Oni ekzekutis 18 homojn, kelkaj riĉuloj savis sin per mono, aliaj mortigis sin mem.
Je premo de la departementaj delegitoj, reĝofidelaj hungaraj nobeloj, kaj la hungara nadoro,malĝusta vorto [1] la imperiestro ĉesigis agadon de la sangotribunalo, sed distingis je Caraffa kaj rangaltigis lin, donacis al li bienojn.
Nordokcidente de Prešov (proksimume 5 km) staras ruinoj de grava hungara mezepoka fortikaĵo Sáros [ŝa:roŝ] (slovake Šariš).
Pentopolis
[redakti | redakti fonton]Ĝi estis alianco de 5 gravaj urboj en orienta parto de Supra Hungarujo fine de la mezepoko. La loknomoj estas unue hungare (uzataj ĝis 1920), poste laŭ la nuna slovaka formo:
Komunumoj de Eperjes en Hungara reĝlando
[redakti | redakti fonton]Eperjes (vilaĝo) | Eperjes (urbo) | Pozsonyeperjes |
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- katolika preĝejo omaĝe al Sankta Miĥaelo el 1515
- ortodoksa preĝejo el 1754
- luterana preĝejo el 1642
- urbodomo el 1424
Aliaj
[redakti | redakti fonton]Famuloj
[redakti | redakti fonton]- en tiutempa Eperjes naskiĝis:
- hungara advokato József Pap
- hungara aktoro Árpád Gabányi
- hungara arkeologo István Schönvisner
- hungara arkitekto Gyula Sándy
- hungara arkivisto Albert Gárdonyi
- hungara arthistoriisto Kornél Divald
- hungara bibliotekisto, akademiano János Csontosi
- hungara botanikisto Gyula Klein
- hungara ĉefepiskopo Ferenc Klobusiczky
- hungara entomologo Kálmán Kertész
- hungaraj episkopoj László Záboysky kaj János Vályi
- hungara genealogo József Pálmay
- hungara heraldikisto Béla Meliórisz
- hungara historiisto László Fejérpataky
- hungara inĝeniero Vilmos Bruimann
- hungara instruisto István Bayer
- hungara juristo Károly Flórián
- hungara kemiisto István Jakobey
- hungara komponisto Károly Dobozy
- hungara ministro Árpád Henney
- hungaraj pentristoj Jakab Bogdány kaj Tivadar Zemplényi
- hungara poeto Frederiko Kerényi
- nehungara, eŭropa politikisto Johann Sachs von Harteneck
- hungara politikisto kaj verkisto Ferenc Pulszky
- hungara politikisto kaj magnato Emil Dessewffy
- hungara sciencisto kaj tradukisto Gyula Greguss
- hungara urbestro Sándor Hodobay
- hungaraj verkistoj Béla Hamvas kaj Ágost Greguss
- slovaka pastro Ferenc Ábel
- la unua hungara filmisto Béla Zsitkovszky
- en Sóvár (tiam aparta vilaĝo, nun urboparto) naskiĝis hungara instruisto Oszkár Merényi
- en tiutempa Eperjes mortis:
- hungara botanikisto Frigyes Ákos Hazslinszky
- hungara episkopo Miklós Tóth
- hungara fotisto Károly Divald
- hungara juĝisto Ferenc Raffay
- hungara pedagogo András Vandrák
- germana pentristo János Rombauer
- slovaka-hungara luterana episkopo Gergely Fabri
- en Prešov mortis hungara agronomo Emil Hreblay
Lokaj esperantistoj
[redakti | redakti fonton]Ĝemelurboj
[redakti | redakti fonton]- Nyíregyháza, Hungario (ekde 1975)
- Pittsburgh, Usono
- Nowy Sącz, Pollando
- Mukaĉeve, Ukrainio
- Prago-10, Ĉeĥio
- Remscheid, Germanio
- Keratsini, Grekio
- La Courneuve, Francio
- Brugherio, Italio
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]
|