Universitato Harvard
Universitato Harvard aŭ la universitato de Harvardo[1][2] estas usona universitato en Kembriĝo, Masaĉuseco, kaj membro de la Hedera Ligo. Ĝi fondiĝis la 8-an de septembro, 1636, do estas la plej maljuna institucio por supera edukado en Usono. Unue nomita Nova Kolegio, ĝi nomiĝis Kolegio Harvard la 13-an de marto, 1639, laŭ ĝia unua ĉefa doninto, John Harvard. Ĝi unue oficiale nomiĝis "universitato" anstataŭ "kolegio" en la nova masaĉuseca konstitucio en 1780.
La universitato estas unu el la plej prestiĝaj en la mondo. En 8-a de aŭgusto 2018 la universitato havis sume 36 012 studentojn. Aliflanke, en septembro 2020 ĝi havis entute 19 178 dungitoj, el kiuj 2 300 estis fakultatanojn. Ekde 1-a de julio 2007 la universitata prezidanto estas Drew Gilpin Faust.
Ĝi distancas nur 3 km de la Masaĉuseca Instituto de Teknologio, kun kiu ĝi havas longan amikan rivalecon.
Elektitaj studentoj
[redakti | redakti fonton]Kelkaj instruistoj
[redakti | redakti fonton]Muzeoj
[redakti | redakti fonton]- Harvard Muzeo pri Antikva Proksima Oriento
- Harvard Muzeo pri Natura Historio
- Muzeo Peabody de Arkeologio kaj Etnologio
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ UNIVERSITATO DE HARVARDO FORIGIS LA LAKTON EL LISTO PRI SANAJ MANĜAĴOJ. Arkivita el la originalo je 2014-12-16. Alirita 2014-12-16.
- ↑ La paca disvolviĝo de Ĉinio
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- la apartan tekston pri la ekonomika universitata fakultato Harvard Business School.
- Altan renomon havas ankaŭ la jura universitata fakultato Harvard Law School.