Saltu al enhavo

Readmono

El Vikipedio, la libera enciklopedio
דְּבָרִים
libro de la Biblio • sankta libro
Aŭtoroj
Lingvoj
Lingvo Biblia Hebrea lingvo
Eldonado
Ĝenro sankta libro
vdr

Readmono (mallonge Rea) estas la kvina libro (de la Malnova Testamento) en la Biblio. Ĝi estas la lasta el la kvin libroj de Moseo, kiuj nomiĝas hebree Torao (kiu estas parto de la Tanaĥo), greke Pentateŭko. Samtempe ĝi estas la unua libro de la Readmona Historia Verkaro.

Hebrea biblio
Judisma portalo
vdr

La libro nomiĝas

  • en la hebrea: אלה הדברים (ele hadebarím, "jen estas la vortoj") laŭ la unuaj vortoj
  • en la greka Septuaginto: (LXX) ΔΕΥΤΕΡΟΝΟΜΙΟΝ (dójteronómion)
  • en la latina Nova Vulgato: Liber Deuteronomii (libro de la dua, t. e. la denove prezentata, leĝo).

La libro nomiĝas tiel, ĉar ĝi duan fojon (post la libro Eliro) entenas la Dekalogon kaj aliajn leĝojn kaj admonojn.

Longe oni pensis, ke ĝin verkis la profeto Moseo laŭ Dia revelacio, eĉ sian propran morton antaŭvidinte kaj priskribante, sed hodiaŭ la plejmulto de la teologoj estas konvinkita, ke diversaj aŭtoroj ĝin verkis dum multe da tempo.

Detalojn vidu ĉe Pentateŭko kaj Readmona Historia Verkaro!

Enhavo kaj strukturo

[redakti | redakti fonton]

Jen ebla dispozicio: [1]

  • Retrorigardo kaj admono (Rea 1,1 - 4,43)
  • Proklamo de la leĝo (Rea 4,44 - 28,68)
  • Lastaj disponoj de Moseo (Rea 28,69 - 32,52)
  • Beno de Moseo (Rea 33)
  • Morto de Moseo (Rea 34,1-9)
  • Epilogo de la tuta Torao (Rea 34,10-12)

La du plej famaj perikopoj el Readmono estas jenaj:

La libro de Readmono estas la lasta libro de la Pentateŭko, la unuaj kvin libroj de la Hebrea Biblio. Ĝi prezentata kiel la lastan predikon de Moseo al la izraelaj triboj antaŭ ilia eniro en la promesitan landon de Kanaano.

La libro komencas per Moseo rememorigi la historion de la ekzodo kaj la vojaĝo tra la dezerto. Li poste ripetigas la Dek Ordonojn kaj multe pli da leĝoj kaj instrukcioj pri kiel vivi en la promesita lando.

Gravaj temoj inkluzivas la neceson da konstanta fideleco al Dio, la danĝeroj de idolservado kaj neobeo, kaj la benediktoj kaj punoj kiuj sekvos tiujn elektojn. Moseo emfazas la gravan elekton antaŭ la izraeloj - elekti vivon aŭ morton, benon aŭ unuston.

La libro finiĝas per Moseo beninte la tribojn, ilin ŝarĝante konservi la leĝaron kaj postuli de ili absolutan fidelecon al Dio kaj lia promeso. Ĝi prezentas la lastan parolojn de Moseo antaŭ lia morto kaj antaŭ la Izraelanoj eniras la promesitan landon.

Teksto en Esperanto

[redakti | redakti fonton]

La (iom prilaborita) traduko de Zamenhof estas trovebla

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Notoj kaj referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. La subtitoloj estas prenitaj el la nove editorita esperanta Biblio:
    IKUE kaj KELI (ed.): Biblio, eldonejo KAVA-PECH, Dobřichovice (Praha) 2006, ISBN 80-85853-90-6.
    Ili baziĝas sur tiuj de la germana Einheitsübersetzung.