Saltu al enhavo

Vortero

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Vortero (aŭ neanalizeble morfemo[1][2] el la greka μορφή, morfo) estas la plej malgranda signifohava unuo en lingvo. Ĉi tiu difino estis establita en 1933 de la lingvisto Leonard Bloomfield. Sed oni povas kritiki ĝin ĉar ekzemple en kat'o estas du vorteroj, sed -o ne havas signifon laŭ plej ĝenerala senco, sed nur gramatikan informon, do oni povus difini vortero kiel la plej malgranda informhava unuo en lingvo.

Esperanta ekzemplo: La vorto "nekredeble" konsistas el kvar vorteroj: NE, KRED, EBL kaj E. NE estas prefikso, EBL estas sufikso, kaj E estas finaĵo.

Nula vortero

[redakti | redakti fonton]

Nula vortero (angle null morpheme) estas vortero kiu ne estas videbla. Ekzemplo estas la finaĵo de ĉiuj la vortoj en la nominativo en Esperanto.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Plena Ilustrita Vortaro 2002 p. 757
  2. Reta Vortaro pri "morfemo" - Bonvolu atenti, ke la pli "esperanteca" esprimo "vortero" havas pli ĝeneralan difinon tie!

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]