Joshua Fishman
Joshua Fishman | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 18-an de julio 1926 en Filadelfio |
Morto | 1-an de marto 2015 (88-jaraĝa) en Bronkso, Nov-Jorko |
Lingvoj | jido • angla |
Ŝtataneco | Usono |
Alma mater | Universitato Kolumbio Universitato de Pensilvanio |
Okupo | |
Okupo | lingvisto verkisto de nefikcio universitata instruisto sociolingvisto sociologo |
Joshua Aaron Fishman (jida: שיקל פֿישמאַן — Shikl Fishman[1]; n. la 18-an de julio 1926 en Philadelphia, Usono – m. la 1-an de marto 2015 en Novjorko) estis lingvisto kaj sociologo[2] kiu specialiĝis pri la lingvosociologio, socilingvistiko, lingvoplanado, dulingva edukado, lingva revivigo kaj "lingvo kaj etneco". mo estos ma fondinto de la revuo " International Journal of the Sociology of Language" .
Li studis en la Universitato de Pensilvanio (1944-1948)[3], kie li diplomiĝis pri historio kaj akiris magistron en psikologio. En 1948 li estis studento de la jida lingvisto Max Weinreich.
En 1953, li doktoriĝis en socia psikologio ĉe la Universitato Kolumbio[4].
Ĝis lia morto, li estis Profesoro Emerito de Sociaj Sciencoj en la Universitato Yeshiva en Novjorko kaj profesoro pri edukado ĉe la Universitato de Novjorko kaj Universitato Stanford[5].
En 2004 li estis gajninto de la Premio Linguapax.
Verkaro (elekto)
[redakti | redakti fonton]Li verkis centojn da verkoj kaj artikoloj ĝenerale pri la stato de malgrandaj lingvoj.
- Readings in the sociology of language. The Hague, Paris: Mouton, 1968.
- Sociolinguistics: a brief introduction. Rowley, Mass.: Newbury House, 1970.
- Advances in the sociology of language. The Hague: Mouton, 1971.
- Can Threatened Languages Be Saved? Clevedon, Multilingual Matters, 2000
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Zuckermann, Ghil'ad (2012). "Introduction to the Joshua A. Fishman comprehensive bibliography", International Journal of the Sociology of Language (Int’l. J. Soc. Lang.) 213: 149-152.
- ↑ Joshua Fishman (1926-2015)
- ↑ (en) Hornberger, Joshua A. Fishman: A Scholar of Unfathomable Influence (Joshua A. Fishman: akademiulo de nesondebla influo), International Journal of the Sociology of Language " (243), 2017, p. 20, DOI : 10.1515 / ijsl-2016-0043
- ↑ (en) In Memoriam: Joshua A. Fishman, the Center for Applied Linguistics [alirita 2019-04-28]
- ↑ (kataluna) García, Ofelia; Pujolar, Joan (tradukisto). «Joshua A. Fishman ens ha deixat | Societat Catalana de Sociolingüística». Societat Catalana de Sociolingüística, s.d., alirite la 23-an de majo 2017.