Fungoscienco
Fungoscienco aŭ fungologio,[1], antaŭe ĝis 2020 alternative ankaŭ (sed nun evitinde) mikologio[2] kaj micetologio,[3] estas scienco pri fungoj, pri ilia taksonomio, morfologio, biologio, fiziologio, biogeografio, ilia rolo en la naturo kaj en la vivo de homoj.
Charles de l'Écluse, "Rariorum plantarum historia : Fungorum in Pannoniis observatorum brevia historia" (1601). En tiu libro aperis bildoj de 117 fungoj el okcidenta Hungario. La fungosciencisto Jean-Jacques Paulet proponis en 1795 la nomon «mikologio» (france mycologie), oni favoris ĉi-tiun nomon kontraŭ «fungologio» (france fungologie).
Fitopatologio estas grava fako de fungoscienco. Jam en la notoj de antikvaj popoloj (asiroj, babilonianoj, grekoj) kaj en skriboj de la judoj aperas mencio de malsaniĝo de plantoj, ĉefe de cerealoj. Ili tiam ne konis la fungon mem kiel damaĝulon, sed mallaŭdis la pli superajn fortojn, parte la malfavoran veteron.
19-a jarcento
[redakti | redakti fonton]Christian Hendrik Persoon (1761–1836), Lewis David von Schweinitz (1780–1834), Elias Magnus Fries (1794–1878) kaj Harald Othmar Lenz estis patroj de la nova fungoscienco.
Aliaj sciencistoj estis :
- Samuel Frederick Gray - Taksonomio
- Petter Adolph Karsten
- Joseph-Henri Léveillé - Taksonomio
- Lucien Quélet - Taksonomio
- Paul Kummer - Taksonomio
- Narcisse Théophile Patouillard - Taksonomio
- Edmond Tulasne - rusto-, karbo-, askomicetoj
- Julius Oscar Brefeld
- Miles Joseph Berkeley - Biologio kaj ekologio
- Anton de Bary
- Pier Andrea Saccardo - Taksonomio
La verko de Anton de Bary Morphologie und Physiologie der Pilze, Flechten und Myxomyceten (1866) estas certe la unua libro de fungoscienco.
Fungoscienco de la 19-a jarcento rolis grave en la institucio de la sciencaj nomoj.
20-a jarcento
[redakti | redakti fonton]Gravaj fungistoj estis:
- William Alphonso Murrill
- Hans Kniep
- Ernst Gäumann
- Rolf Singer
- Gustav Gassner
- Hans Burgeff - Mykorrhiza ĉe la Orchidaceae kaj la Ericaceae
- Roger Heim
- Kumagusu Minakata
- David Aurora
Dum la 20a jarcento, la studoj de la formoj de la askofruktoj, de la sporoj, la formado de la konidio kaj finfine DNA kriterioj (kun la inventaĵo de la PĈR) ebligis novan taksonomion.
21-a jarcento
[redakti | redakti fonton]En 2007, Hibbett kaj 66 aŭtoroj interalie Klaŭdo Roux [4] priskribis novan konsentan taksonomion.
Fontoj
[redakti | redakti fonton]Germana kaj franca vikipedio
Notoj kaj referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ artikolo fungologio en la Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto (PIV), eldono de 2020, reta versio; en la unua eldono de 1970 sur paĝo 325
- ↑ artikolo mikologio en la Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto (PIV), eldono de 2020, reta versio; en la unua eldono de 1970 sur paĝo 694, ankoraŭ ne nomata evitinda
- ↑ artikolo micetologio en la Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto (PIV), eldono de 2020, reta versio; en la unua eldono de 1970 sur paĝo 693, ankoraŭ ne nomata evitinda formo
- ↑ A higher-level phylogenetic classification of the Fungi. In: Mycological research III 509-547