Ĝenovo
Ĝenovo | |||||
komunumo de Italio urbego havenurbo vd | |||||
---|---|---|---|---|---|
| |||||
Ŝtato | Italio | ||||
Regiono | Ligurio | ||||
Provinco | GE Ĝenovo | ||||
Geografia situo | 44° 25′ N, 8° 56′ O (mapo)44.4166666666678.9333333333333Koordinatoj: 44° 25′ N, 8° 56′ O (mapo) | ||||
Alto super marnivelo | 20 m [+] | ||||
Areo | 243 km² | ||||
Loĝantaro | 558 745 (2023) | ||||
Loĝdenso | 2325 loĝantoj/km² | ||||
Najbaraj komunumoj | Arenzano, Bargagli, Bogliasco, Bosio (AL), Campomorone, Ceranesi, Davagna, Masone, Mele, Mignanego, Montoggio, Sant'Olcese, Sassello (SV), Serra Riccò, Sori, Tiglieto kaj Urbe (SV) | ||||
Patrono | Johano la Baptisto | ||||
Festa tago | 24-a de junio | ||||
Nomo de loĝantoj | genovesi (en la ligura zeneixi) | ||||
Poŝtkodo | 16121–16167 | ||||
Imposta kodo | D969 | ||||
Kodo laŭ ISTAT | 010025 | ||||
Telefona prefikso | 010 | ||||
Estro | Marco BUCCI | ||||
Retpaĝo | Oficiala retejo | ||||
Ĝenovo (ligure Zena, Itale Genova [ĝenova]) estas havenurbo en nordokcidenta Italio, ĉefurbo de Ligurujo kaj de Metropola Urbo Ĝenovo.
En la Mezepoko ĝi estis unu el la italaj Maraj Respublikoj kune kun Venecio, Amalfi kaj Pizo. La Ĝenova Respubliko, kiu ampleksis la hodiaŭan Ligurion kaj koloniojn en Mezoriento, Grekio, Nordafriko kaj Korsiko, finiĝis en la jaro 1815, kiam ĝi estis aneksata de Piemonto.
Ĝenovo estas la ĉefurbo de la ligura lingvo: la varianto el Ĝenovo estas precize la plej renoma en la Ligurujo, sed aktuale ĝi estas pli kaj pli en malkutimo je avantaĝo de la itala lingvo.
Vidindaj estas la Antikva Porto (Mandraccio) kun la plej granda akvario de Eŭropo, La Palaco de Sankta Georgio (Palazzo San Giorgio), la katedralo de Sankta Laŭrenco (Cattedrale di San Lorenzo), La Strato Garibaldi (Via Garibaldi) kun ĝiaj palacoj.
Ĝenovo havas la unuan havenon en Italio kaj la duan en la Mediteraneo (post la marsejla). Ĝi havigas nomon al la Golfo de Ĝenovo.
Historio
[redakti | redakti fonton]Ĝenovo jam estas fondita en la romia epoko, sed tiam ne havis grandan influon. En la frua Mezepoko, ĝi komencis esti centro komerca kaj konkuris kun Pizo, alia grava komerca haveno ĉe la okcidenta marbordo de Italio. Estiĝis nodo komerca inter Bizanca imperio, la araba mondo kaj Eŭropo okcidenta. La engaĝiĝo de Ĝenovo en la krucmilitoj pligrandigis sian gravecon komercan, tiel ke tiutempe ĝi estis la plej grava komerca haveno Mediteranea kun Venecio. La varoj plej gravaj en la komerco ĝenova estis aziaj, kiel spicoj kaj silko. En la 13-a jarcento fondiĝis pluraj komercaj kontoroj en la marbordoj de orienta Mediteraneo kaj la Nigra Maro, ekzemple en Konstantinopolo, Teodozio, Famagusto kaj Smirno. Ĉi tiuj urboj estis partoj de la granda komerca imperio de Ĝenovo. En la jaro 1284 Ĝenovo venkis sian rivalan urbon Pizo, tiele gajnis Korsikon kaj Sardion, kaj pligrandigis sian potencon. La Ĝenova banko Casa di San Giorgio, fondita en la jaro 1407, estis unu inter la plej gravaj financaj institutoj en Eŭropo.
Komence de la Renesanco, Ĝenovan regis fremdaj regnoj, unue Milano, kaj due Francio. Pro la kresko de Otomana imperio kaj la perdo de graveco de la Mediteranea komerco, alidirektita al la Atlantiko, Ĝenovo perdis sian grandan komercan influon dum la 16-a jarcento.
En la jaro 1797 Napoleono refondis la Ĝenovan respublikon kiel la Respubliko Liguria. Inter la jaroj 1805 kaj 1815 ĝi estis parto de Francio. Post la Napoleonaj militoj ĝis la unuiĝo de Italio en la jaro 1861, Ĝenovo apartenis al Regno de Sardio. En la komenco de la 20-a jarcento ĝi estiĝis unu inter la plej gravaj havenoj en Italio.[1]
Geografio
[redakti | redakti fonton]Ĝenovo estas la plej granda urbo en la marbordo de la Golfo de Ĝenovo, kio ebligas ke la urbo delonge profitis ĉar ĝi havas gravan havenon. Norde estas montaro.
Kvartaloj
[redakti | redakti fonton]- Voltri (Ĝenovo)
- Pegli (Ĝenovo)
- Sestri Ponente (Ĝenovo)
- Cornigliano (Ĝenovo)
- Sampierdarena
- Oregina (Ĝenovo)
- centro (Ĝenovo)
- Carignano (Ĝenovo)
- Castelletto (Ĝenovo)
- Marassi (Ĝenovo)
- Foce (Ĝenovo)
- Albaro (Ĝenovo)
- San Martino d'Albaro (Ĝenovo)
- Sturla (Ĝenovo)
- Quarto (Ĝenovo)
- Quinto (Ĝenovo)
- Nervi (Ĝenovo)
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]Servoj
[redakti | redakti fonton]Famaj homoj el Ĝenovo
[redakti | redakti fonton]- Teramo Castelli, misiisto (1597-1659)
- Niccolò Paganini, violonisto (1782-1840)
- Giuseppe Mazzini, patrioto (1805-1872)
- Fabrizio De André, kantverkisto (1940-1999)
- Kristoforo Kolumbo, esploristo (1451-1506)
- Angela Cavagna, kantistino (1966)
- Giuseppe Pericu, urbestro de 1997 ĝis 2007
- Celesztin Pállya, pentristo
- György Sárosi, hungara trejnisto
Sporto
[redakti | redakti fonton]En Ĝenovo estas du futbalaj teamoj: Sampdoria kaj Genoa. La unua fondiĝis en 1946, dum la dua, kutime simple nomata Genoa CFC (prononco laŭ sistemo IFA ˈd͡ʒɛːnoa), establita la 7-an de septembro 1893.
Esperanto
[redakti | redakti fonton]Unua Esperanto-grupo aperis tie en 1910. Unua organizo por instruado de Esperanto estis "Liguria Instituto de Esperanto" starigita en Ĝenovo en 1910 de doktoro Alfredo Stromboli, kiu en tiu jaro fervore propagandis, starigante en 1911 la asocion IEA, kiun li prezidis, kaj la duan nacian kongreson en Ĝenovo en 1911.
En 1917 fondiĝis tie la bulteno Itala Esperantisto. La 12-an de novembro 1919 stariĝis en Ĝenovo Centra Komitato de Itala Esperanto-Federacio por ties reorganizo.
Ĉirkau 1986 fondiĝis en Ĝenovo la Ĝenova Esperanto-Rondo Studenta.
Esperantistoj
[redakti | redakti fonton]- Michele Arabeno
- Giovanni Battista Briano
- Modesto Carolfi
- Attilio Clavenna
- Ettore Managlia
- Alfredo Stromboli
- Giancarlo Sartorio
- Bianca Sartorio
- Guido Carravieri
- Patrick Morando
Esperantaj publikigaĵoj
[redakti | redakti fonton]- Esperanta Gvidlibro de Genova. Eld. de Genova Esperanto-Unuiĝo, Ĝenovo, 1914 14 paĝoj, (15,5X11,5 cm).
|
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]
|
Notoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Nationalencyklopedin volumo 7 Genua (1992), Fonto: V. Vitale, Breviario della storia di Genova (1955)