Frigyes Baltik
Frigyes Baltik | |
---|---|
Persona informo | |
Aliaj nomoj | Bedřich N. |
Naskiĝo | la 24-an de julio 1834 en Hungara reĝlando Aŭstra imperio Bagonya |
Morto | la 25-an de majo 1919 en Hungara Sovetrespubliko Balassagyarmat |
Lingvoj | hungara • slovaka |
Ŝtataneco | Hungario |
Frigyes Baltik [fridjeŝ], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Baltik Frigyes, slovake Fridrich Baltík estis hungaria luterana pastro, instruisto, episkopo, senatano. Lia pseŭdonimo estis Bedřich.
Frigyes Baltik[1] naskiĝis la 24-an de julio 1834 en Bagonya (Hungara reĝlando, Aŭstra Imperio, nuntempa Bohunice (distrikto Levice) en Slovakio), li mortis la 25-an de majo 1919 en Balassagyarmat (Hungara Sovetrespubliko).
Biografio
Frigyes Baltik apartenis al la slovaka minoritato de la lando. Li maturiĝis en gimnazio en Selmecbánya, poste li studis teologion en liceo en Pressburg kaj Vieno. Inter 1853 - 1855 li instruis en sia naskiĝloko, poste li plustudis en Bazelo kaj Halle. En la lernojaro 1859 li instruis en luterana gimnazio en Selmecbánya, poste li estis pastro en Liptószentmiklós (1870–1895) kaj en Balassagyarmat ĝis sia morto. Li estis ankaŭ episkopo ekde 1890 kaj senatano ekde 1894. Li kontribuis hungare, slovake kaj germane kaj li ricevis premion en 1896. Li havis edzinon.
Elektitaj kontribuoj
- Bibliai történet (slovake, 1867)
- A magyar ág. hitv. ev. egyház rövid története (hungare, ankaŭ slovake, 1869)
- Luther kis kátéja (kunaŭtoro, slovake, 1876, plurfoje eldonita)
- Az ágostai hitvallás (slovake, 1880)
- Luther Márton élete (slovake, 1883, plurfoje eldonita)
- Melanchthon Fülöp élete (slovake, 1897, 3-a eldono en 1911)
- Vegyes házasságinkról szemben a „Ne temere” pápai decretummal (1908)
Memorigiloj
- strato en Balassagyarmat
Fontoj
- hungarlingva biografio
- hungarlingva biografio
- hungarlingva biografio
- hungarlingva biografio Arkivigite je 2023-07-23 per la retarkivo Wayback Machine
- hungarlingva biografio
Referencoj
- ↑ https://opac-nevter.pim.hu/ro/record/-/record/PIM43753 hungarlingva datenaro de muzeo