100-aj jaroj a.K.
Aspekto
190-aj jaroj a.K. • 180-aj jaroj a.K. • 170-aj jaroj a.K. • 160-aj jaroj a.K. • 150-aj jaroj a.K. • 140-aj jaroj a.K. • 130-aj jaroj a.K. • 120-aj jaroj a.K. • 110-aj jaroj a.K. • 100-aj jaroj a.K. |
La 100-aj jaroj a.K., do la 100-aj jaroj antaŭ nia erao, ampleksis la sekvajn dek jaroj:
Eventoj
[redakti | redakti fonton]- Romia Respubliko: Armeo sub la romia konsulo Marcus Junius Silanus estas venkita fare de la kimbroj kaj teŭtonoj proksime de la rivero Rodano.
- Azio: La ĉina imperiestro Wu Di de Han inspektas la Han-Imperion, vojaĝante 9 000 kilometrojn. Li ankaŭ sendas diplomatojn por serĉi la legendan insulon Penglai. Han-konkero de Ĝosan (조선; 朝鮮; kutime latinliterigita Joseon; prononco laŭ sistemo IFA [tɕo.sʌn]), la unua reĝlando de la korea duoninsulo: Post kiam Ŝe He, han-sendito, murdas negravan reĝon de la vasalŝtato de Ĝosan kaj estas rekompencita fare de imperiestro Wu Di kun armea komando, Ugeo, la reĝo de Ĝosan, atakas kaj mortigas Ŝe He.Sekve en aŭtuno imperiestro Wu Di ordonas la invadon. La Han-generalo Jang Pu transiras la Flavan Maron kaj marŝas al la ĉefurbo Pjongjango sed estas venkita ekster ĝiaj pordegoj. Alia ĉina generalo invadas transtere sed ne sukcesas progresi. Pacaj intertraktadoj estas iniciatitaj de imperiestro Wu Di sed malsukcesas pro reciproka suspekto. Krome la han-armeo estas venka en la batalo de Loulan en la
Tarim-baseno, kaptante la reĝon de Loulan en la unua Han-interveno okcidente de la Hesi-koridoro.
Krimeo: Ribelo kontraŭ Mitridato la 6-a de Ponto en la Bospora Imperio.
- Malgrandazio: La regantoj Nikomedo la 2-a de Bitinio kaj Mitridato la 6-a de Ponto dividas inter sia la regadon de Paflagonio, areo inter la du regnoj, ĉe la suda bordo de la Nigra maro.
- Romio: La gaŭla urbo Tolosa (nun Toulouse) kaptitas de la Romianoj.
- Azio: Ĉinoj kaj Persoj ekhavas diplomatajn kontaktojn.
- La romia generalo Lucio Kornelio Sulao (latinlingve Lucius Cornelius Sulla) iĝis konsulo. Armeo de li kaj de Kajo Mario kaptis la estron Jugurton de Numidio, tiel finiĝas la Jugurta milito. Jugurto estos kondukita la Romo, per mankatenoj, kaj arestota en la Mamertina arestejo, kie li mortos pro malsano, en la jaro -104.
- Dionizio de Trakio (greke Διονύσιος ὁ Θρᾷξ) kreis la verkon "Gramatika arto", kiu rigardatas kiel la unua traktato de scienca lingvoscienco.
- En Romio Marius ekas esti sesfoje konsulo, spite ke romia leĝo tion malpermesas.