Saltu al enhavo

Interlinguistische Informationen

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Revizio de 05:44, 17 maj. 2024 farita de Sj1mor (diskuto | kontribuoj)
(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)

Interlinguistische Informationen (germana por "interlingvistikaj informoj") estis periodaĵo de la germana Gesellschaft für Interlinguistik, aperinta 4 fojojn jara kaj eldonita de Detlev Blanke. La versio en Esperanto nomiĝas "Informilo por interlingvistoj".

La periodaĵo informas pri interlingvistikaj verkoj kaj agadoj, sed ankaŭ pri aliaj planlingvoj ol Esperanto kaj pri temoj rilate al interlingvistiko kiel la internacia uzo de lingvoj.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Interlingvistiko

Interlingvistikaj kajeroj

Interlingvistikaj instancoj

Esperantic Studies Foundation