Alcoba
Alcoba | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Lando | Hispanio | ||
Regiono | Kastilio-Manĉo | ||
Provinco | Ciudad Real | ||
Poŝtkodo | 13116 | ||
Retpaĝaro | [] | ||
Politiko | |||
Urbestro | Francisco Luis Salgado Fernández (PP) ekde 2007 | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 717 (2010) | ||
Loĝdenso | 2,33 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 39° 16′ N, 4° 29′ U (mapo)39.260833333333-4.4766666666667Koordinatoj: 39° 16′ N, 4° 29′ U (mapo) | ||
Alto | 638 m [+] | ||
Areo | 307,10 km² (30 710 ha) | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Alcoba de los Montes [+] | |||
Alcoba de los Montes aŭ simple Alcoba (trad. dormoĉambro) estas municipo de Hispanio, en la provinco de Ciudad Real, regiono de Kastilio-Manĉo.
Loĝantoj
[redakti | redakti fonton]La loĝantoj nomiĝas alcobeños. La censita populacio en 2010 estis de 717 loĝantoj kaj la denseco estas de 2,33 loĝ/km².
Situo
[redakti | redakti fonton]Alcoba estas situa en la suda parto de Kastilio-Manĉo en la komarko aŭ distrikto Montoj (Ciudad Real) en la nordokcidenta parto de la provinco de Ciudad Real, je altitudo de 323 m. La areo de ties teritorio estas de 307,10 km².
Ekonomio
[redakti | redakti fonton]Agrikulturo kaj brutobredado.
Historio
[redakti | redakti fonton]La fondo eble rilatas al proksimeco de la romia vojo el Mérida al Toledo. La araba deveno el la nuna nomo pruvas araban setladon en areo inter la teritorioj de la Ordeno de Kalatravo kaj la teritorioj de la urbo de Toledo. Ĉiukaze la signifo de la nomo ne rilatas al la nuna signifo "dormoĉambro" sed al io rilata al publika pesilo, rilate al pago de impostoj pro la lima karaktero menciita.
Flaŭro kaj faŭno
[redakti | redakti fonton]La vegetaĵaro de la ĉirkaŭo karakteras pro: makiso komponata el anzino, korkokverko kaj aliaj kverkoj. La arbustaro estas formata de cisto, eriko, timiano, rosmareno kaj arbuto.
La faŭno plej karaktera de la ĉirkaŭo estas:
- Birdoj: ruĝkrura perdriko, blua pigo, palumbo, griza ardeo, nigra cikonio kaj blanka cikonio.
- Rabobirdoj: reĝ aglo, imperia aglo, monaĥvulturo kaj gufo.
- Mamuloj: apro, cervo, kapreolo, vulpo, leporo kaj lutro.
La vilaĝo posedas ĉirkaŭ 18.000 hektarojn ene de la Nacia Parko Cabañeros. Tiele estas multaj naturaj lokoj, rigardejoj kaj areoj kie eblas observi faŭnon.
Demografio
[redakti | redakti fonton]Demografia evoluo de Alcoba inter 2001 kaj 2007
| ||||||
2001 | 2002 | 2003 | 2004 | 2005 | 2006 | 2007
|
784 | 801 | 779 | 757 | 753 | 744 | 753 |
Festoj
[redakti | redakti fonton]19a de Januaro Sankta Sebastiano kaj ties fajro. Karnavalo kun tradicia tuŝo de knabinoj per korno al la "membroj" de viroj. Fine de majo festoj de Sankta Kiterio. Septmebre la festo de Kristo kun kamparfesto.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Municipo de Alcoba de los Montes
- Submunicipo de Santa Quiteria Arkivigite je 2018-08-08 per la retarkivo Wayback Machine