Malá Mača
Malá Mača, hungare Kismácséd [kiŝmAĉEd] estas malgranda vilaĝeto kaj municipo en Slovakio.
Malá Mača | |||
---|---|---|---|
municipo de Slovakio vd | |||
Administrado | |||
Statuso | Vilaĝo | ||
Lando | Slovakio | ||
Ŝtato | Slovakio | ||
Regiono | Trnava | ||
Distrikto | Galanta | ||
Poŝtkodo | 925 21 | ||
Aŭtokodo | GA | ||
Telefonkodo | ++421-31-.... | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 597 (en 2 008) | ||
Loĝdenso | 73 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Koordinatoj | 48°13′21″N 17°38′27″O / 48.2225°N, 17.64083°O (mapo) Koordinatoj: 48°13′21″N 17°38′27″O / 48.2225°N, 17.64083°O (mapo) | ||
Alto | 121 m s.m. | ||
Areo | 10 km² | ||
Horzono | UTC+1 (en somero +2) | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Malá Mača [+] | |||
Situo
[redakti | redakti fonton]Malá Mača situas sur ebenaĵo laŭ rojo, laŭ traira flankovojo. Galanta troviĝas je 10 km-oj.
Historio
[redakti | redakti fonton]La unua mencio okazis pri la vilaĝo en 1326 en formo " Mached ". Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Pozsony (reĝa departemento), al distrikto de Galánta, poste al Ĉeĥoslovaka respubliko. En 1930 laŭ la popolnombrado vivis tie grandparte hungaroj (98,5%). Inter 1938-1945 Kismácséd rehungariĝis. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. Poste Malá Mača denove apartenis al Ĉeĥoslovakio, ekde 1993 al Slovakio. En 1947 53 hungaraj familioj deportiĝis al Hungario. Inter 1986-2002 la vilaĝo perdis esti municipo. En 2001 vivis tie 597 homoj, (60% hungaroj, 40% slovakoj).
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- romkatolika romanika preĝejo omaĝe al Sankta Margareta de Hungario el la 13-a jarcento, la plej lasta renoviĝo okazis en 2006
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- Hungara Vikipedio